Esperanta Civito

Centjara datreveno en la kataluna Esperantio

Kataluna Esperanto-Asocio estis fondita en 1982, kiel daŭrigo de la historia Kataluna Esperantista Federacio, fondita en 1910 kaj aktiva ĝis la hispana milito. La 11an de decembro 2010 KEA celebros la centan datrevenon kaj de KEF kaj de la revuo "Kataluna Esperantisto".

La celebrado okazos en Sabadell, en la sama ejo kiu gastigis la pasintan 35an Katalunan Kongreson de Esperanto, laŭ­ la sekva programo:
11:00 Prelego de la historiisto Dani Cortijo pri la historio de la kataluna esperantismo
12:30 Prelego pri Aureli Argemá (prezidanto de CIEMEN)* pri la Observejo pri Lingvaj Rajtoj en UN
14:00 Zamenhofa bankedo
18:00 Adiaŭ­a omaĝo al Nuria Coll, aktiva esperantisto forpasinta ĉi-jare
19:00 Koncerto de Kaj Tiel Plu

La programo okazos ĉefe katalune pro emo kuncelebri kun la socia kaj asocia reto, ne esperantistaj aktivuloj por lingvaj rajtoj kaj amikaj homoj kaj anaroj.

Okaze de la centa datreveno KEA eldonis komence de 2010 la libron "Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, artikolkolekto", redaktita de Hèctor Alós kaj Francesc Poblet. La dulingva libro estis sukcese enkondukita en la kataluna socio kaj ĝia lasta ĉi-jara publika prezento estos altkvalita. Ĝi okazos la 15an de decembro en la Muzeo pri Historio de Katalunio je 19a horo. Prezentos la libron la direktoro de la muzeo, la kunordiganto de KEA, la historiisto Francesc Poblet; kaj la fama prihistoria ĵurnalisto Josep M. Solè i Sabatè.

* CIEMEN estas institucio kiu, post PEN Internacia, plej kontribuis al la redaktado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj [NdlR]

[HeKo 461 2-B, 23 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0535 s s