Esperanta Civito

Heroldo pri Esperantio en oktobro 2010

Aperis la 14a numero de "Heroldo de Esperanto" en 2010, raportanta precipe pri eventoj en oktobro. La unua paĝo emfazas la rolon de la esperanto-bibliotekoj, kun artikoloj interalie pri la estonta unua mediateko kaj la futuro de la muzeo fondita de s-ro Luis Hernandez Yzal en Katalunio. Altiras la atenton ankaŭ la raŭmisma vojo de la sveda junularo, kun komentario de sen. Bertil Nilsson. La aktiveco de la "bonlingvistoj" kompletigas la panoramon.

Aparte riĉa pri lokaj novaĵoj el kvar kontinentoj estas la dua paĝo, dum la tria (prizorgata de sen. Perla Martinelli) regalas la leganton per tre interesaj rubrikoj de Leen Deij (socikultura), Andre' Cherpillod (lingva), Carlo Minnaja (recenza) kaj Etel Zavadlav (mikronovela).

La kvara paĝo proponas interesajn leterojn al la redakcio, informojn pri Kultura Centro Esperantista, enigmistikan rubrikon kaj tiel plu.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, administrata kaj produktata de LF-koop. La ĉefredaktorinon, momente okupitan en ĵurnalista staĝo, anstataŭas la vicredaktoro, sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 461 8-B, 29 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0612 s s