Esperanta Civito

Detale pri literaturaj prelegoj en Israelo

Kiel anoncite, Giorgio Silfer prelegas ĉi-semajne en Israelo. Li vojaĝis al la Sankta Lando ne kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, escepte de unu renkonto en diplomatejo ekster la israela jurisdikcio. Kompreneble li renkontas ankaŭ la lokajn Esperantianojn, kun kiuj li parolos interalie pri la rezolucio unuanime aprobita de la Civita Senato, koncerne Palestinon.

Kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro d-ro Silfer prelegos pri la esperanta novelarto, ĉe la Tel-Aviva Esperanto-Klubo mardon la 30an de novembro, ekde 18h00. Sekvos komuna vespero kun la interesatoj.

En la sama ofico li intervenos du fojojn ĉe la internacia porpaca konferenco sub la aŭspicioj de la magistrato de Hajfo kaj de Franclingvio: ambaŭ intervenoj okazos mardon la 2an de decembro, je la 9h30-10h30, respektive je 12h00-13h00, kadre de ronda tablo en kvar lingvoj, respektive de poezia deklamado, ĉe la kinoteko de la Karmela Centro en Hajfo.

Dum la poezia deklamado Giorgio Silfer prezentos specimenon el la arto de Marjorie Boulton, kandidatigita de la Esperanta PEN al la literatura Nobel-premio. Sekvos renkonto kun la loka esperantistaro.

[HeKo 461 2-B, 30 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0588 s s