Esperanta Civito

Filmetoj pri la revuo "Femina"

Du legantoj de la revuo "Femina" spontane realigis du filmetojn pri ĝi. Ambaŭ filmetoj estas etaj recenzoj, kun iom reklama, sed sincera tono.

La unua, de Nicole Else en Aŭstralio, estas spektebla en http://www.youtube.com/watch?v=bWvM96MfTlU . La dua, de Paulo Sergio Viana en Brazilo, estas spektebla en http://www.ipernity.com/doc/psviana/9518796

Per la finredaktata vintra numero kompletiĝas la sesa jarkolekto de la kvaronjara revuo, nuntempe redaktata de sen. Perla Martinelli. Ĝi estas enhave tre interesa, kaj grafike unu el la plej belaj en esperanto. Kompreneble ĝia abonantaro kreskas, kaj paralele kreskas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, kiu posedas ĝin.

Tamen la abono estas tute sendependa de FEM: eblas aboni sen aliĝo, kaj aliĝi al FEM sen abono. Provekzemplero estas senpage mendebla ankaŭ tra nia redakcio. La revuon eldonas kaj administras LF-koop.

[HeKo 462 8-B, 6 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0645 s s