Esperanta Civito

Kampanjo por UN-reformo: post Bonaero

Komence de oktobro 2010 kunvenis en Bonaero, en lokalo de la Argentina Senato, diversaj reprezentantoj kaj aktivuloj de la kampanjo por la parlamenta reformo de Unuiĝintaj Nacioj, al kiu aliĝis la Esperanta Civito antaŭ sep monatoj.

Verdire ne estas klare, kiel tiu kunveno estis kunvokita, ĉar pri ĝi ni eksciis nur kelkajn semajnojn poste, ricevante la tekston de fina dokumento aprobita de la kvindeko da partoprenantoj; dokumento kies propono neniam estis submetita antaŭe al la tricento da NROj subskribintaj la komencan alvokon. Tamen ni ne kritiku la organizajn detalojn kaj ni ekzamenu serene la dokumenton.

Temas pri dekunuparagrafa teksto, plejparte kun preamblaj aŭ principaj deklaroj. La politike rimarkindaj punktoj estas nur du:
8. Ni reafirmas nian koncepton, laŭ kiu parlamenta Asembleo de UN povas kaj devus evolui progresive. En unua momento, la modifo de la Ĉarto de UN ne estus necesa. Du opcioj estas eblaj: parlamenta Asembleo de UN povus esti starigita per voĉdono de la Ĝenerala Asembleo de UN, laŭ la art. 22 de ĝia Ĉarto. Alternative, tia Asembleo povus esti kreita surbaze de nova interregistara traktato. Pli longdaŭre, la Asembleo estus transformebla al leĝodona monda parlamento elektita laŭ rekta baloto, sekve de revizio de la Ĉarto de UN, kiel ebligas la artikolo 109 de la Ĉarto.
9. Ekzameninte diversajn reprezentomodelojn ene de tia Asembleo, ni opinias ke la principo de degresiva proporcieco estus prenebla kiel bazo por la atribuo de la postenoj.

La supra emfazas la ĝeneralan sintenon de la kampanjo, kiu daŭre esperas en elinterna UN-reformo. La opcioj en la punkto 8 tamen ŝajnas neglekti ke, antaŭ ol havi parlamenton, necesas fiksi la institucian formulon de la subjekto. Unuĉambra parlamento, ekzemple, per si mem negas la opcion de federacio: ni miras ke la Mondfederisma Movado, kiu situas en la pinto de la kampanjo, ne rimarkis tion. Aŭ eĉ entute rezignis pri federacia solvo: la modelo de "degresiva proporcieco" ne inkluzivas la paritetecon de paralela ĉambro.

Fakte, laŭ la sperto de la Esperanta Civito, la nuna Ĝenerala Asembleo devus plu ekzisti, kiel pariteta deputitĉambro (kiom da membroŝtatoj, tiom da voĉoj), dum necesus dua asembleo, elektita laŭ proporcia sistemo.

Ankaŭ la neologismo "degresiva" sonas strange, ĉi-kuntekste. Ni konas ĝin el la fiska lingvaĵo, kie la degresiveco egalas al reduktado de la impostoj, kalkulita surbaze de la kumulo de diversaj kontribuoj: plej klasike, la rektan impostadon korektas degresive la kostoj pro la sanitara asekuro. Supozante ke la unua faktoro estus la demografia, kiaj korektiloj intervenus, por (mal)grandigi la reprezentivon de membroŝtato?

Se unuflanke ni skeptikas pri la optimumo de la elektita taktiko (modifi elinterne), aliflanke ni trovas kritikinda la strategion de la reprezentomodelo. Ĝin ni kritikas kiel mondcivitanoj kaj Esperantianoj.

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 464 8-C, 21 dec 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0529 s s