Esperanta Civito

Roza rezulto en la sondado de La Ondo

La tradicia sondado de "La Ondo de Esperanto" ĉe dudeko da selektitaj personoj pri "La Esperantisto de la Jaro" donis rozan rezulton: la plej voĉdonitaj estis tri sinjorinoj, nome d-ino Katalin Kovats, d-ino Perla Martinelli kaj mag. Heidi Goes. La titolo estis asignita al la unua, kun vasta marĝeno super la aliaj.

La maldungiteco, kiu alportis bonan ŝancon al Osmo Buller en 2001, tute ne efikis pozitive por la redaktoro de la UEA-organo, Stano Marĉek, praktike ignorita de la sondado, spite ankaŭ al la vasta populareco kiun li akiris per sia lernolibro.

Estas rimarkinde ke neniu el la daŭre tre aktivaj protagonistoj de la Tyresö-generacio (Tonkin kaj Corsetti, ekzemple) ĝis nun ricevis la titolon. Paralele, nur unu el la raŭma generacio ricevis ĝin, kvankam ne plu raŭmisto kaj ne tre aktiva. Ne mankis la okazo de asigno al persono kiu tre aktivis dum jarduo (kun bona honorario) kaj tuj poste praktike malaperis de Esperantio. Nu, sondado estas sondado.

 [HeKo 465 2-A, 24 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0552 s s