Esperanta Civito

Kiel la prezo de metalo influos la speson?

Fabrikite en Meksiko en 2008, la arĝenta medalo honore al Zamenhof cirkulas ankaŭ kiel monero, en tre limigita kvanto, ekde decembro 2009 kaj akiris intertempe la popularan nomon "speso", je la valoro de okdek svisaj frankoj.

La nuna speso inkluzivas la malnovan prezon de la blanka metalo. Kaj se la prezo de oro kreskis je ĉirkaŭ 20% dum 2010, tiu de arĝento praktike duobliĝis. Tial ke en 2008 la medalo kostis pli ol sian fabrikan prezon, la granda plivaloriĝo de arĝento proksimigis la vendoprezon al la reala produktokosto.

Kupli la valoron de la speso al la dinamiko de la arĝenta prezo povus signifi variadon de tago al tago. Fondumo Pro Esperanto (posedanta la medalojn kaj mastrumanta ilian vendon) preferas eviti tion, sed probable necesos ĝisdatigo almenaŭ unu fojon jare.

Plia konsiderenda elemento estas la rondeco de la sumo en tiu variado: se hodiaŭ la Civita banko aplikus la kreskon de la metala prezo, la valoro de la speso irus de 80,00 al ĉirkaŭ 87,00 svisaj frankoj, egale al preskaŭ 70,00 eŭroj. Pro la samtempa granda plivaloriĝo de franko kontraŭ eŭro (pli ol 16% en 2010), bonŝanca germano, belgo, hispano aŭ italo kiu aĉetis la medalon en 2008 aŭ 2009 je ankoraŭ 50,00 eŭroj, povus ĝin utiligi hodiaŭ je valoro preskaŭ 50% pli alta. Tamen la plialtigo de la kosto de la medalo (kaj sekve de la spesa valoro) okazos nur laŭ decimala ŝtupo: nome, de 80,00 al 90,00 frankoj, do nur kiam la valoro de la arĝenta unuo estos atinginta 35,00 usonajn dolarojn (hodiaŭ ĝi tanĝas 30,00).

Konkludo: pormomente, kaj probable dum la tuta 2011, la speso daŭre valoros 80,00 svisajn frankojn.

(Fondumo Pro Esperanto)

[HeKo 465 4-C, 24 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0560 s s