Esperanta Civito

Inter la samoa kaj la gvarania

"La Papo deziras Bonan Kristnaskon al la esperantlingvaj pilgrimuloj" legeblis sur la televida ekrano hodiaŭ tagmeze, kiam ene de sesdek kvin lingvoj, inter la samoa kaj la gvarania, Benedikto XVI bondeziris "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!".

Proksimume miliardo da homoj aŭdvidis tiun bondeziron, kaj la naŭ grandajn literojn kiuj leviĝis por formi la vorton ESPERANTO. Kiel kutime, la "esperantlingvaj pilgrimuloj" estis organizitaj de c-ano Gianni Conti, kun kiu sur placo Sankta Petro en Romo levis la panelojn Antonio De Cristofaro, Patrizio Cilli, Elio Bonomolo, Jitka Skalicka, Giovanni Daminelli, Felice Sorosina, Claudio Polvanesi kaj Loredana Redivo. La aktivuloj rezistis longe sub la pluvo, en vetero pli nordeŭropa ol centritala.

Surloke, multaj personoj petis informojn pri esperanto kaj, krom respondoj de la aktivuloj, ili ricevis donace la reklamkalendareton de Itala Esperanto-Federacio.

[HeKo 465 5-A, 25 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1719 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.2391 s s