Esperanta Civito

Nefermita letero de Jeremi Gishron

Estimata Giancarlo Fighiera,

Vi bonvolas "informi" per dosiero pri c-ano Giorgio Silfer kaj pri la Esperanta Civito. Laŭ tio, kion mi scias, mi ne komprenas – kial tia sinteno?

Vi skribas kaj mi komentas kurte: GCF: sendube la plejmulto (ankoraŭ kontraŭas). Mi ne malkonsentos kun tio, ĉar se la plimulto estis por la projekto [de la Civito] tiam certe oni vidus alian evoluon en UEA dum la lastaj jaroj. Sed kiom granda estas la malplimulto? Dum la voĉdonado en Ligo de Nacioj siatempe Esperanto ricevis trionon de la voĉoj. Hodiaŭ verŝajne la "plimulto" estas "por la angla". Sed ni tamen daŭrigas nian laboron kaj ne malesperas. Tio sama povas ja ankaŭ validi por la "semoesperanto" [raŭmismo] rilate al la "iloesperanto" [finvenkismo].

GCF: [La Civito estas] aranĝo, kiu kompromitas Esperanton. Pri tio mi entute malkonsentas. Se vi estus informita pri kiom da diversaj organizoj kaj movadoj kaj internaciaj fluoj hodiaŭe laboras por la Mondfederacia Ideo, vi estus dankemega al tiu grupo en Svislando kiu sukcesis starigi entute "Esperantan Version" de tiu ege populara mondskale ideo. Mi mem ankaŭ iom bedaŭras ke oni uzas vortojn kiel "konsuloj, senatanoj, tribunaloj" kaj tiel plu ĉar tio nur memorigas min al la terminoj uzataj jam en Usono kie oni ja havas Senaton, kaj Konsulojn ktp. Mi mem preferus la terminojn "Sultano" (ankaŭ entute antikva hebrea vorto fakte) "viziroj", "ĥaĥamo" ktp prenita el la orienta medio.

GCF: [La Civito] ideologie opozicias kaj subfosas. Se vere UEA havus ian ajn "ideologion", mi estus tre dankema iom scii pri ĝi. La problemo de UEA laŭ mi estas ke al ĝi entute mankas ideologio, krom tiu (profunda aŭ efemera) espero ke "foje venkos esperanto iamaniere". Dum la lastaj dek jaroj okazis ke ĉiu nova prezidanto de UEA kunportas sian "novan ideon pri la plej taŭga ideologio". Kio do iom prenas la rubrikojn ĝis venos nova prezidanto. Do – pri la detaloj mi ne povas konsenti kun vi.

Kaj la fakto ke iu homo uzas pseŭdonomon ne estas tiom "maletika" kiel vi sugestas. Ĉiu Papo en Romo uzas pseŭdonimon, eĉ ĉiu monaĥo. Eble vi konas la aŭtentan nomon de Mark Twain, de Homaranisto, de Johán Valano, de Ludovikito? Do ekzistas ege granda grupo de tiaj "maletikuloj" ĉu ne? Eĉ mi mem uzis de fojo al fojo pseŭdonomon. Kaj mian "originalan" nomon mi oficiale ŝanĝis ĉie en la mondo, do tio estas etika.

Elkore Via, esperante pri pli faka kaj sincera diskuto

Jeremi Gishron, Jerusalemo 2006-08-16

[HeKo 308 6-A, 17 aŭg 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0524 s s