Esperanta Civito

Indonezia nederlandano el Svedio al Afriko

La 18a Togolanda Esperanto-Kongreso okazis en la urbeto Vogan 24-27 decembro 2010. La temo estis la "Ŝafaro harmonia", kiun mi enkondukis rakontante pri miaj unuaj jaroj en alia kolonio "Nederlandsch Indie" (nun Indonezio) kaj la jaroj en japanaj militkoncentrejoj. La tiamaj lupoj nun ne plu estas lupoj, sed aliaj lupoj povas aperi.

La kongreso okazis dum Kristnasko, eble la nura konferanco en Esperantio dum tiuj sanktaj tagoj. Nenio pri Jesuo kiu naskiĝis, sed programero "Podia kredoj", dum kiu ĉiuj havis la eblecon rakonti pri sia kredo aŭ ne kredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj kaj tamen ĉiuj amikaj ŝafoj.

Partoprenis sepdek naŭ  fluaj parolantoj de la lingvo kaj junuloj de Institut Zamenhof, Lomeo. Mi estis surprizita kiel multe mi povis paroli kun kelkaj el ili (eble 12-15-jaruloj) kaj kun kia entuziasmo ili partoprenis. Svedio povas preni ekzemplon.

Okazis multaj kunsidoj de la diversaj organizaĵoj. La tri manĝoj [diurne] estis bongustaj kaj okazis starante aŭ ie sidante.

(Wim Posthuma)

[HeKo 465 8-A, 28 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0196 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0614 s s