Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro oficialigita

La 22an de decembro 2010 la Ministerio pri internaj aferoj de la Hispana Reĝolando enskribis la asocion Esperanta Naturamikaro (ENA) en la Nacia Registro de la Asocioj. La oficialigo de ENA fare de la hispana ŝtato estos kompletigita dum la venontaj tagoj per la asigno de la kodo por la aldonvalora imposto. La koncernaj demarŝoj estis skrupule kaj kompetente prizorgitaj de la provizora prezidanto de ENA, sen. Julio Herrero.

Esperanta Naturamikaro estis registrita ĉe la ŝtato, anstataŭ loka aŭtoritato, ĉar ĝia aktiveco okazas ankaŭ eksterlande. Samtempe, malgraŭ sia transnacieco, ENA estas la unusola asocio de "Amigos de la Naturaleza" registrita en Hispanio sub tia nomo.

Dum sia unua administra jaro ENA organizos, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista, la sepan Internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo (Berna Alparo), 21-26 aŭgusto 2011. La ordinara asembleo de ENA estas kunvokita al Malago, 26 marto 2011: interalie ĝi elektos la komitaton kaj decidos pri sia eventuala partopreno en la projekto de Esperanto-Domo en Andaluzio.

Rilate al tiu lasta punkto, estas rimarkinde ke la paktinta establo ENA ne trudas la du kondiĉojn metitajn pasintjare de la paktinta establo AEU, antaŭ ol subite retiriĝi de la projekto mem: ke la nemoveblaĵo estu sur la teritorio de la malaga municipo kaj ke ne indas esplori pri la nemoveblaĵo ankaŭ ĉe lokaj aŭtoritatoj.

Tio signifas ke la Naturamika Esperanto-Domo povus situi aliloke en la provinco de Malago, kaj povus konsisti ankaŭ el nemoveblaĵo disponigita de loka magistrato aŭ de la provinca administracio, partnere al la eksterlandaj investantoj. Ĉi-lastaj, intertempe, konfirmis al Fondumo Pro Esperanto (komisiita pri la projekto) sian intereson por la nova solvo, kaze ke la asembleo de ENA aprobus ĝin. La Fonduma Konsilio ĵus decidis antaŭeniri kun la projekto, kaj donis plenan delegon pri la surlokaj esploroj ekskluzive al sen. Herrero kaj sen. Martinelli.

Por informoj kaj aliĝoj: <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 466 3-B, 1 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0617 s s