Esperanta Civito

Carlo Minnaja prelegos en KCE

Prof. d-ro Carlo Minnaja estos la ĉefa gasto dum la Februara Monatfino de KCE, kie li prelegos pri la esperanto-literaturo. Li jam sukcese prelegis ĉe la Esperanto-Domo, interalie pri la vivo kaj verkaro de Ivo Lapenna.

C-ano Minnaja, denaska esperantisto, akademiano kaj lingva komitatano, aŭtoro de unu el la plej bonaj etnolingvaj esperanto-vortaroj, estas unu el la eminentaj kontribuantoj al la progreso de esperanto kiel kulturlingvo. Interalie li partoprenis la promulgadon de la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Liaj historiografiaj kontribuoj estas modelaj; liaj tradukoj el Goldoni altigis la nivelon de nia teatrolingvo; liaj zamenhofologiaj esploroj montras vastan kulturon pri hebreaj kaj mezeŭropaj temoj.

La literaturkritika profundeco de Carlo Minnaja trovas sian kulminon en la verkata historio de la esperanta literaturo. Ĝuste pri ĝiaj ĝisnunaj rezultoj li parolos al la bonŝancaj ĉeestantoj, fine de februaro. Dum tiu monatfino (26-27 februaro 2011) okazos ankaŭ la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

[HeKo 466 5-B, 4 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0626 s s