Esperanta Civito

Anzanio indikas vojon al Afriko

Kiam mi okupiĝis pri Suda Sudano, en 1969-70, la loka liberiga armeo atribuis al si la nomon de serpento, kaj la liberigota lando havis la nomon Anzanio. La flago estis nur trikolora: al la tri horizontalaj strioj (de supre: ruĝa, blanka kaj nigra) mankis la verda, maldekstra triangulo, kiu ĝin karakterizas hodiaŭ.

En tiu epoko en Italio la subteno al la lukto por la sendependeco de la suda Sudano, kristana kaj animisma, el la norda, islama, venis precipe de la katolika eklezio, specife la komboniaj misiistoj. Mi jam okupiĝis pri la biafra kazo, multe pli konata tra la amasmediaj komunikiloj, kaj tial interesiĝis pri Anzanio, ĝis tiam praktike ne konata. Anzanio ne fariĝis same fama kiel la unua, sed kostis poste duonan milionon da vivoj, en longa interna milito, krevinta en la 1980aj, post la unua fazo pri kiu mi ĵus parolis. Sed male al la unua, la kazo de Suda Sudano fermiĝas ĉi-semajnfine per referendumo kiu kondukos al la sendependiĝo de (tiama) Anzanio.

Kiam pasintjare dek sep afrikaj ŝtatoj festis la kvindekan datrevenon de la promulgado de la respektivaj konstitucioj, unu el la emfazindaj punktoj estis la problemoj kaŭzitaj de la transdono de la koloniaj limoj, ofte strekitaj per cirkelo kaj liniilo, sen efektiva konsidero pri la historiaj kaj religiaj diferencoj inter la diversaj etnoj. Sudano, kaj Niĝerio, kaj Eburio, sed ne nur, estas ekzemploj de ĉi tiu problemaro, kie evidentas la distingo inter islama nordo kaj kristana aŭ animisma sudo. Se kun aliaj kazoj, kiel tiu de Kabindo, tiu specifa paradigmo ne tute kongruas, tamen restas la necesa vojo al sendependiĝo.

Afriko dum la lastaj jardekoj travivis procezon de balkaniĝo, kiu daŭras plu. Longa estis la procezo de dekoloniiĝo, kvankam fine ĉiu teritorio ĉesis esti kolonio; des pli longa estas la procezo de balkaniĝo, kiu vidas la naskiĝon de novaj naciŝtatoj: kiel jam por Eritreo, kiel nun por Suda Sudano, kiel estonte por Kabindo.

La fragmentiĝo de la nuna politika mapo de Afriko estas ne evitebla, same kiel ne evitebla estis la fragmentiĝo de la politika mapo de Eŭropo: el dek naŭ regnoj en 1914 ĝis baldaŭ kvindeko cent jarojn poste. Ne estas paradokso, ke la kontinento plej disvolvinta tiun fragmentiĝon estas ankaŭ la plej evoluinta al supernacia unuiĝo. Ne ekzistas alia realisma solvo ol aranĝi plurajn divorcojn, se oni volas konstrui harmonian falansteron. Rezisti kontraŭ tiuj dividoj signifas kaŭzi militojn, kaj prokrasti la ideon de nova, supernacia ekvilibro. La kazo de la dua Jugoslavio estas tiurilate tre instrua.

La esperanta popolo devas konscii pri ĉi tiu geopolitika problemo, kaj ankaŭ konscii, ke apogi blinde ĉiun strebon konservi historie ne eblajn unuecojn estus grava politika eraro. Almenaŭ la Esperanta Civito ne faras tiun eraron.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 466 8-C, 7 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0056 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0506 s s 
  Total: 0.0561 s s