Esperanta Civito

Grafika renovigo ĉe la gazetoj de LF-koop

La tri periodaĵoj "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina", eldonataj kaj administrataj de LF-koop, aperos en 2011 kun kelkaj grafikaj plibonigoj, pristuditaj de la arta direktoro, sen. Perla Martinelli.

La novaĵoj koncernas unuavice la paĝomarĝenojn: en ĉiu periodaĵo la internaj estos iomete pli larĝaj, por faciligi la legadon ĉe pendigiloj kaj post bindado de la kolektoj; konsekvence en LF kaj Fe la marĝenalo (plej ekstera, malpli larĝa kolumneto) redimensiiĝas. Kaj en LF kaj Fe plia novaĵo rilatos al la aranĝo de la titoloj kaj al la utiligo de la bildoj.

La plej grava ŝanĝo koncernas la enpaĝigon de HdE: oni revenas al la Jung-tradicio de kvin kolumnoj, kiun Fighiera-Sikorska "malrespektis" enkondukante seskolumnan framon. Per tio la gazeto restas ĵurnale aspekta, sed pli kongrue al sia formato, ne littuka sed preskaŭ berlina. Fakte HdE estas ne nur la plej ofte aperanta esperanto-gazeto, sed ankaŭ la sola kiu superas la formaton A4 kaj la tablojdan, se escepti la paperan eldonon de "Le Monde diplomatique en esperanto" (ankaŭ produktitan de LF-koop).

En la grafika plibonigo ne situas la enmeto de koloraj bildoj, kvankam la kovropaĝoj de LF kaj Fe estos tre buntaj: arte fotitaj arb(ar)oj akompanos la leganton en la plej longe aperanta kultura revuo en esperanto, dum la originalaj desegnoj de Leonora González el Meksiko bunte karakterizos la unuajn paĝojn de la sola revuo (ne nur) por virinoj.

Estas tempo (re)aboni la tri periodaĵojn: "Literatura Foiro" (ekde 1970), ĉefredaktata de sen. Ljubomir Trifonĉovski; "Heroldo de Esperanto" (ekde 1920), vicredaktata de sen. Dieter Rooke; "Femina" (ekde 2005), ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli. Oni atentu, ke la ĝenerala Asembleo de LF-koop, fine de februaro 2011, decidos pri la ĉefredaktora posteno de HdE: kandidatiĝoj ankoraŭ eblas, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 467 1-B, 9 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0565 s s