Esperanta Civito

Kandidatoj al la PEN-premio 2010

Ok libroj kandidatas por "La Verko de la Jaro 2010", laŭ selekto de la Esperanta PEN-Centro: la premion asignos per referendumo la abonantaro de "Literatura Foiro". Ĉi-foje la premio koncernas la originalan prozon, laŭ verkoj surmerkatigitaj en 2009-2010.

Jen la listo de la titoloj, laŭ alfabeta ordo:
Jesa” de István Nemere. Impeto / Eŭropa Jura Universitato Justo, Moskvo 2009. 184 p.
Kvazaŭ ĉio dependus de mi” de Trevor Steele. FEL, Antverpeno 2009. 342 p.
La tero, kiu volis forflugi” de Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Impeto, Moskvo 2009. 110 p.
Lecionoj por knabo” de Mikaelo Bronŝtejn. Impeto, Moskvo 2009. 127 p.
Malamu vin, unu la alian” de Manuel de Seabra. Mondial, Novjorko 2009. 223 p.
Marvirinstrato” de Tim Westover. Literaturo.net, Lawrenceville 2009. 209 p.
Serpentoj en la puto” de István Nemere. Sezonoj, Kaliningrado 2009. 184 p.
"Vizaĝoj (novelaro 2000-2009)" de diversaj aŭtoroj. ESE, Stokholmo 2010. 176 p.

La balotilo por la premio situos en la februara numero de "Literatura Foiro". Eblos voĉdoni ankaŭ rete.

Milena Makaveeva, sekretario de la Premio
Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de la Esperanta PEN

Pri la lastaj laŭreatoj:
"Kajto" de Mikaelo Bronŝtejn, 2009
"Ĉu vi konas Blaise Cendrars?" de Manuel de Seabra, 2008
"La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson, 2007
"Hodler en Mostar" de Spomenka Ŝtimec, 2006
"Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj" de Ulrich Becker, 2005

[HeKo 467 4-B, 11 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0546 s s