Esperanta Civito

La Pakto en la jarlibro de UEA

La jarlibro de Universala Esperanto-Asocio delonge listigas, en apartaj rubrikoj, du establojn kiuj membras en la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998: Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro.

Laŭ ricevita komisio, la Konsulo kaj la vickonsulo pri informado skribis al la Centra Oficejo en Roterdamo komence de januaro, por proponi la aperigon de aparta paĝo kun tre konciza prezento pri kvin aŭ ses societoj je transnacia graveco, aliĝintaj al la Pakto sed sen rilatoj kun UEA, inkluzive de la du supre menciitaj.

La koncernataj estus asimileblaj al la kategorio "fakaj asocioj", laŭ la roterdama klasado: temus ekzemple pri verkistoj, feministoj, naturamikoj, kiuj mankas inter la fakaj asocioj aliĝintaj aŭ en kunlaboraj rilatoj ĉe UEA.

La koncernata oficisto respondis, ke la propono estis transdonita al la ĝenerala direktoro. La decido de la eldonejo estas daŭre atendata.

[HeKo 468 2-C, 18 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0116 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0520 s s