Esperanta Civito

Verdaj vojoj: kio ili estas?

"Verdaj vojo" estas usona koncepto. Ili ne estas simple sinonimo por ciklovojo, ĉar ili devas respondi al pli rigoraj normoj rilate al deklivo, larĝeco kaj alireblo por diversaj uzantoj.

Eksaj fervojaj trakoj kaj trenvojoj konservas grandan historian kaj kulturan valoron, kiu proponas enorman potencialon por disvolvi iniciatojn por reutiligi tiun vojreton el ekoturisma vidpunkto kaj konforme al novaj sociaj bezonoj. Ili formas idealan instrumenton por promocii novan kulturon de aktiva moviĝo kaj sporto en libera aero dum libertempo. Tia reto prezentas klaran apogon al la bicikla kulturo, por la ĝeneraligo de la uzado de bicikloj speciale el eduka vidpunkto por la junularo.

En pluraj landoj oni tial decidis transformi tiun reton por adaptiĝi al la novaj bezonoj kaj doni ian markon de kvalito al ili, nel malofte kiel "Greenway". Tio donas impulson al kampara disvolviĝo kaj al turismo en rilato kun la natura aŭ kultura heredaĵo: tranoktejoj, trinkejoj, biciklopruntejoj, ekomuzeoj, ofte tra naciaj politikaj programoj por kreado de laborpostenoj kaj novaj formoj de aktiva kaj kvalita turismo.

Verdaj vojoj ne mankas en Andaluzio. Tial c-ano Hermann Deceuninck, kandidato al la Komitato de Esperanta Naturamikaro, elektota de la ordinara Asembleo de ENA fine de marto en Malago, sugestas ke la unua inciato de ENA en Hispanio rilatu al "verda vojo". Li ĵus tradukis koncernan faldfolion al nia lingvo, baldaŭ legeblan rete.

[HeKo 469 6-B, 2 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0589 s s