Esperanta Civito

La saluto de la Konsulo al la Kabinda Parlamento

Estimata Prezidanto, estimata Kanceliero,

Nome de la Esperanta Civito, kiun vi honoris per invito al ĉi tiu grava tago, ni partoprenas en la ĝojo pro la ĵusa promulgado de la Konstitucia Ĉarto de la Kabinda Respubliko, ĉi tie en Bruselo, ene de palaco de Eŭropa Unio.

Ni havis la plezuron profundiĝi en la historion de Kabindo danke al renkonto kun la tiama ĝenerala sekretario de la movado, el kiu hodiaŭ naskiĝis la Respubliko; kadre de la pasintjara konferenco de UNPO, Organizo de Nereprezentataj Popoloj, kie la Esperanta Civito estas observanto kaj legitima reprezentanto de la esperanta popolo. La hodiaŭa sukceso eblas ĝuste danke al la sento de simpatio kaj solidareco kiu ligas la Esperantianojn al la ceteraj popoloj ankoraŭ ne esprimantaj subjekton de internacia juro.

Flatas nin ke via Konstitucia Ĉarto estas inspirita ĝuste de la Ĉarto de la Esperanta Civito, kvankam ĝi ne estas karakterizita de la federismo, fundamento por la strukturo de Esperantio. Aparte noviga estas la fakto, ke la ĵus naskita Respubliko bazas sin sur du elementoj egale gravaj: la diasporo kaj la patrolandanoj. Vi komencas konstrui vian demokration en la diasporo, tial ke ne eblas jam nun en teritorio sub okupacia premo. Kaj same noviga estas la fakto, ke vi ekde hodiaŭ ne estas nur kabindanoj, sed Kabindaj Civitanoj: per la kabinda civitaneco vi markas novan etapon en la jura historio de via popolo.

Kun tiu sento de simpatio kaj de jura najbareco ankaŭ ni aliĝas al la aŭspicio: "Vivu libera Kabindo!".

Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito

en Bruselo, la 4an de februaro 2011

La saluton sekvis tre longa aplaŭdo de la asembleo (nomata Nkoto Likanda, la jam ekzistanta branĉo de la Parlamento). Alestis ankaŭ la korespondanto por Bruselo de la Civita legacio unua, c-ano Jean-Marie Jacques. Estis invitita, sed senkulpiĝis pro familia engaĝo, korespondantino de la Civita legacio dua, c-ino Mariangela Varese, kiu partoprenis la UNPO-konferencon en Romo.

[HeKo 469 7-C, 4 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0586 s s