Esperanta Civito

Asembleoj en Milano komence de junio

Tri paktintaj establoj asembleos en Milano komence de junio 2011, kvazaŭ korolarie al la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, kaj al la festo pro la deka datreveno de la promulgo de la Konstitucia Ĉarto.

Feminisma Esperanta Movado havos sian jarkunvenon la 2an de junio, fine de la posttagmezo, antaŭ la bankedo pro la dekjariĝo. Ĝin prezidos sen. Marie-France Conde Rey, kiu dissendos la tagordon.

Esperanta PEN-Centro jarkunvenos la 3an de junio, tuj post la fermo de la parlamenta sesio, sub la prezido de sen. Perla Martinelli, kiu dissendos la tagordon.

Itala Interlingvistika Centro asembleos probable la 2an de junio, paralele al FEM. Tamen la prezidanto, c-ino Tiziana Rogora, konfirmos la daton, kune kun la tagordo.

Ni memorigas pri aliaj paktintoj: KCE asembleis 29 januaro 2011 en Ĉaŭdefono; LF-koop asembleos 26 februaro 2011 en Ĉaŭdefono; Esperanta Naturamikaro asembleos 26 marto 2011 en Malago.

[HeKo 470 1-B, 7 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0562 s s