Esperanta Civito

Heroldi, FEI kaj farisei

Fine de la pasinta jarcento, pro la forpaso de la neforgesebla granda esperantistino Ada Fighiera Sikorska, la historia trisemajna gazeto, kiu nun jam naŭdek jarojn akompanas la alternajn ŝancojn de la movado kaj ĝiajn problemojn, havis ne sendoloran ŝanĝon de proprieto. La konata ideologia dualismo, nomata "finvenkismo/raŭmismo", ludis gravan rolon en tio.

Intence ni ne volas ĉi tie juĝi la pravon aŭ malpravon de ambaŭ partioj: la problemo koncernis ilin kaj ne Italan Esperanto-Federacion (FEI), kiu bedaŭrinde intervenis sen kialo, tial ke estis tuŝitaj nek FEI nek la instituciaj valoroj kiujn ĝi devas defendi.

Nur emocia sinteno de kelkaj FEI-gvidantoj subite kaŭzis, eĉ sen konsidero pri eventuala demokratia debato, la ekskludon de "Heroldo de Esperanto" el la listo de la periodaĵoj perataj serve al la asocianoj. Fakte ĝi daŭre ne aperas en tiu listo, kopiita de "Informilano".

Bonŝance FEI daŭrigis la peradon de "Literatura Foiro", al kiu aldoniĝis poste "Femina" kaj "Homarane", de la sama eldonejo. Tio pruvas ke oni ne volas puni "kulpulon", sed nur unu el ĝiaj eldonaĵoj, des pli ke la origina kaŭzo de la ostracismo apenaŭ interesas la nunajn FEI-gvidantojn kiuj eventuale ankoraŭ scias pri ĝi. La kaŝita motivo estas alia: marĝenigi organon kiu pli ol unu fojon (ne nur kun la nuna proprieto) eliras el la ĥoro, eble mallaŭtone, atakante nian "karan panjon", ĉu pro kritikemo ĉu pro konkurenca engaĝo. Kiel faras, ofte pli martele aŭ akre, certa gazetaro ĉie en la mondo, iĝante la prezo pagita al la esprimlibero. Kio pli bonas ol la malo: cenzuro kaj silento.

Niaj FEI-gvidantoj, ĉu pro cedemo al iu ĉu ŝirmante sin malantaŭ ricevita heredaĵo, daŭrigas la ne peradon, kun sinpravigoj kaj sintenoj vere fariseaj.

Sed por la italoj la praktika problemo estas limigita: Milana Esperanto-Klubo jam de longe peras Heroldon, aŭ (eĉ pli bona solvo por ne milananoj) eblas aboni tra la poŝta ĉekkonto 72627193 nome de Perla Martinelli, CP 615, placo Cordusio 4, IT-20100 Milano. Por 2011 la abontarifo estas 39,- eŭroj.

(Ermigi Rodari, en la informilo de Milana Esperanto-Klubo, januaro-februaro 2011)

* * *

Ni dankas s-ron Rodari pro lia ekvilibra protesto pri la multjara bojkoto de Itala Esperanto-Federacio kontraŭ "Heroldo de Esperanto". La bojkoto efektive komenciĝis jam en 1998, do eĉ sen reala komparo pri la enhavo de la gazeto. Ĝi havis konsekvencon negativan por IEF mem: neniu komitatano de LF-koop kaj neniu membro de la redakcio de HdE partoprenis en IEF-aranĝoj, post la itala kongreso en Napolo, 1997, kaj kun escepto en la itala kongreso en Casalecchio sul Reno, kiam d-ro Giorgio Silfer estis invitita de LKK prelegi pri la nova strategio en Esperantio. Aliflanke, malgraŭ tiu bojkoto de IEF, HdE dediĉis du numerojn al la Universala Kongreso en Florenco, 2006.

[HeKo 470 6-B, 12 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0571 s s