Esperanta Civito

EU-dokumento pri vehiklaj lingvoj

D-ro Michele Gazzola el Ĝenevo atentigas pri nova raporto de la Eŭ­ropa Komisiono pri la koncepto kaj historio de "lingua franca(j)": Lingua Franca Chimera or Reality?, Studies on Translation and Multilingualism n-ro 1, European Commission, 2011.

Laŭ d-ro Gazzola, "esperanto estas ofte menciita (eĉ pozitive), Ĉefe, sed ne nur, en la intervuo al prof. Grin. Tiu ĉi raporto estos ege videbla. Ĝi enhavas multajn interesajn ideojn kaj debatojn kie aperas kontraŭ­aj opinioj".

"Mi konas la aŭtorinon de tiu raporto (italino kiu laboras en mia konstruaĵo)" komentariis la irlanda diplomato Sean O'Riain. "Dum la lasta jaro mi pruntedonis multege da materialo al ŝi, interalie italan tradukon de la raporto de François Grin de 2005. Sed ŝi uzis malpli ol 10% de la materialo kiun mi pruntedonis al ŝi, kaj chiam donis al mi la impreson dum longaj diskutoj ke ŝi insistos pledi por tiu <angla lingua franca> kiu nuntempe ŝajnas okupi la homojn."

"Krome, niaj ideoj pri plurlingveco ne kongruis: ŝi tute ne konsentis kiam mi iam kritikis internan paroladon al laborantoj de la Komisiono fare de la membro de la Komisiono por Plurlingveco, Androulla Vassiliou, pro la fakto ke ŝi parolis al ni nur angle, eĉ respondis angle al demando en la franca kaj eĉ ne diris vorton en sia denaska greka lingvo. Iaspeca unulingva plurlingveco... laŭ mi, sed nia autorino forte defendis tiun ekskluzivan uzon de la <lingua franca>", konkludis la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio.

La dokumento efektive estas tre interesa, precipe pro sia retrospektiva ĉapitro pri la historio de tiuj vehiklaj lingvoj. Vi trovas ĝin en: www.ec.europa.eu/dgs/translation/publications/studies/lingua_franca_en.pdf

[HeKo 471 4-A, 23 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1713 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.2162 s s