Esperanta Civito

Kial UEA-anoj havas la esperantan civitanecon?

"Mi scivolas, kiel homo povas membri samtempe en du asocioj, unu el kiuj (Esperanta Civito) strebas subfosi, kontraŭstari kaj malaper[ig]i la alian (Universalan Esperanto-Asocion)" demandis Pedro Hernández, konata interalie ĉar kelktage suspendita en Ipernitio pro la aperigo de nudistaj fotoj, kaj kiel prezidanto de landa asocio kies inviton organizi UKon ĝuste UEA rifuzis.


Respondis c-ano Carlo Minnaja: 
Ili ambaŭ strebas al la progresigo de esperanto, UEA ĉefe konsideras Esperanton lingva komunikilo, la Esperanta Civito ĉefe konsideras ĝin persona identigilo, ambaŭ kun forta interna solidaro.

La aspektoj estas perfekte komplementaj. La Civito neniel celas malaperigi UEA, kiu estas la ĉefa produktanto de tiuj personoj, kiuj poste povas sin mem identigi kiel esperantistojn kaj sekve estos postaj utiligantoj de la kulturaj kaj
informaj servoj de la Civito. Se citi krudan paralelaĵon, post la Hamburgaj eventoj (por junaj nesciantoj: ekde 1974) UEA kaj ICNEM atakis unu la alain, kvankam ili havis la saman celon, aliratan laŭ malsamaj strategioj. Nur en 1987 fine ambaŭ decidis ke tiu reciproka malestimo ne havas sencon.

Ke unu evidentigas la mankojn de la alia kaj laŭdas la proprajn sukcesojn, tio okazas normale en ĉiuj medioj. La rilatoj UEA-SAT estis siatempe multe pli streĉitaj (tie la ideologioj estis esence malsamaj, dum ĉe UEA-Civito ili estas komplementaj), la rilatoj UEA-Heroldo en la tempoj de redaktado de Jung aŭ de Ada Sikorska estis same streĉitaj, tamen la absoluta plimulto de la HdE-abonantoj estis UEA-anoj.

La fortorilatoj cetere estas 1/40 proksimume (la Civito, laŭ propra statistiko [en 2006: ni atendu la censadon de 2011] apenaŭ randas 300 de sube), do certe la Civito ne povas malaperigi UEA eĉ se ĝi celus; inverso same estas malebla, ĉar la Civito ekzistas ĝuste char kelkaj ne trovas en UEA la realigon de siaj aspiroj, kaj tamen volas resti aktivaj esperantistoj, do ili fondas/serĉas/trovas/partoprenas aliajn strukturojn.

Ani en du komplementaj agadoj estas tute normale por aktivulo. Kontraŭdiro estas nur en la menso de tiuj, kiuj ŝatas vidi ilin. Mi ne apartenas al tiu DNA.

Respondis c-ano Koffi Gbeglo:
La agadon de ĉiu organizaĵo difinas ties bazdokumento. Ni tute ne intermiksu la homojn kun la organizaĵoj. Se iu en UEA estas malbona, ne UEA estas tia. Nenie en la fondodokumentoj de la Esperanta Civito estas io pri subfosado de aliaj organizaĵoj.

Kiuj bone sekvas la agadon de ĉiuj E-tendencoj, tiuj rimarkos, ke membroj de unu traktas la alian ne bona. Tio tute ne estas decido de la tuta organizaĵo, sed konduto de unuopaj membroj. Kial iu membro kondutas tiel, tion oni devas esplori. Esti membro de pluraj E-tendencoj tute ne estas io malbona.

[Sen.] Dieter Rooke estas svisa Esperantisto [legu: rezidanta en Svislando]. Nun en la diskutlisto UEA-membroj mi preskaŭ neniam legis vortojn liajn. Tamen regule en la diskutlistoj de SAT kaj MAS mi legas liajn vortojn. Li diris :"Mi fariĝis civitano, ĉar mi trovas la Esperantan Civiton la sola organizaĵo tre aktiva en Svislando kaj en tiaj mi ŝatus agadi".

La problemo troviĝas tute ne en aparteno al pluraj E-asocioj, sed en tute persona konduto. Dieter Rooke estas regula en UK-oj, vicredaktoro de "Heroldo de Esperanto". Li estas membro de UEA, SAT, MAS kaj estas Civitano. Ĉu li iam ion malbonan faris kontraŭ iuj el tiuj organizaĵoj? Pripensinda afero.

Membriĝonte en E-tendenco ni vidu, ĉu la celoj de la organizajhoj koncernas disvastiĝon de Esperanto. Nur al tiu ĉi komuna celo ni aliĝu kaj agadu konforme al ĝi. Kiu faras ion alian nur tiu ĉi respondecas mem pri la sekvoj, kaj ne la organizaĵo al kiu li apartenas.

[HeKo 472 1-A, 28 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0562 s s