Esperanta Civito

Wikileaks akcente en Literatura Foiro 249


En "Literatura Foiro" numero 249 Julian Assange salutas ĉiujn nin, la (ne)koncernitajn de Wikileaks: la revuo metas ĝin akcente en sia februara numero kaj traktas la aktualan temon per la artikolo de Umberto Eco “Venĝemaj ret-piratoj kaj spionoj per diliĝencoj” (tradukis Marie-France Conde-Rey) kaj la deklaro de PEN Internacia (al kiu aliĝis la Esperanta PEN-Centro).

La komenciĝo de la 42a jarkolekto de la plej longe senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto proponas novajn specimenojn el nia originala literaturo: uvertura poemo de Carmel Mallia, poeziaj manuskriptoj de Fra Gaeta, humura rakonto de Jean-Luc Tortel kaj krimetoso kun Armando Zecchin.

En la voĉdonilo por la PEN-premio “La Verko de la Jaro”, kiun asignas ĉiujare la abonantaro de LF, kandidatas naŭ prozaj libroj surmerkatigitaj en 2009/2010.

Prezento de kontribuaĵoj al du PEN-konferencoj, en Bled kaj en Balĉik: “Paco inter tagaj kaj noktaj sonĝoj” de Edvard Kovaĉ (tradukis Donald Broadrib) kaj “Civilizacio kaj natura elekto” de Kostas Maritsas (tradukis Ljubomir Trifonĉovski). En la rubriko pri literaturhistorio Leen C. Deij proponas sian eseon “Ekis en grotoj”. Ken Miner komentarias “Kvarteto”-n de Ronald Harwood en la traduko de Giorgio Silfer (aperinta en LF 246 kaj 247). Mariana Evlogieva recenzas la libron “Pejzaĝo kun signaturoj” de Karla Erbova en traduko de Jaroslav Krolupper.

Premiere pri filozofio: “Hipioj en Grekio, fidelaj disĉiploj de Sokrato”, tuta ĉapitro el la libro de Nikolao Gudskov “Kiel la homo komencis pensi”, baldaŭ aperonta. Vinko Ošlak ofertas modelan prelegon por specifa celgrupo: “Komuna lingvo por kristanoj”.

La prezidanto de LF-koop Marc Hiltbrand bondeziras okaze de la nova jaro per sia saluto kun titolo “Saĝo estas kion ni bezonas”.

En 2011 la koloraj kovriloj de LF temos pri arboj formantaj belegajn naturajn pejzaĝojn.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando, rete lf-koop ĉe esperantio.net; aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 472 9-B, 6 mar 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0588 s s