Esperanta Civito

3a AfrES: granda sukceso kvante kaj kvalite


Naŭ kongolandanoj (el la Kivu-provincoj) kaj dek du burundianoj estis akceptitaj en la trian Afrikan Esperantologian Semajnon, kiu finiĝis hodiaŭ en Buĵumburo. Dum ses horoj tage (tri matene, tri posttagmeze) ili intensive studis precipe la historion kaj sociologion de la esperanta popolo, sub la gvido de sen. prof. Giorgio Silfer.

Referenca teksto, pro la sinteza prezento de homoj kaj eventoj, estis tuta paĝo en "Heroldo de Esperanto", aprilo 2008: "Hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio estus centjara". Reproduktite en formato A3 kaj plastumite por rezisti al la klimato, la paĝo estis donacita al ĉiu partoprenanto.

Profundigon pri la Fundamento kaj ĝia signifo historie, kulture, socie la seminarianoj faris per la individua legado de alia dokumento: la broŝuro "1905 kaj la sekvo", kun eseoj de gec-anoj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer el "Literatura Foiro". La broŝuron eldonis LF-koop specife por la 3a AfrES, kies partoprenantoj ricevis ankaŭ la Fundamenton mem, en la eldono prefacita de André Albault.

La AfrES-anoj analizis kun la kursgvidanto problemojn kaj perspektivojn de la afrika Esperantio, interalie per rolludo, kie ili oficis kiel delegitoj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, en "eksterordinara afrika sesio".

Kompare al aliaj AfrES, ĉi tiu dediĉis pli da tempo al la strukturo kaj funkciado de la Esperanta Civito, kies potencialaj (aŭ eĉ nunaj) kadroj estas ĉiuj partoprenantoj en Buĵumburo. Tamen la formado okazis laŭ analiza paradigmo aplikebla kaj aplikinda al kiu ajn organizaĵo, tiel ke el la metodo ili profitis ankaŭ por siaj profesioj.

Ĉiu partoprenanto ricevis abundan tagmanĝon ĉiutage kaj senpage, kaj la eksterlandaj akurate aliĝintoj ricevis ankaŭ senpagajn tranoktojn en gastejo. Sola bemolo: neniu virino alvenis, malgraŭ du aliĝoj. Des pli bedaŭrinde, ĉar la 3a AfrES finiĝis hodiaŭ, la Internacia Virina Tago.

La tria Afrika Esperantologia Semajno estis organizita de Kultura Centro Esperantista, partnere al Societo Internacia por Paco Universala (kadre de la Pakto por la Esperanta Civito), kaj financita de sponsoroj kaj mecenatoj. Tra nia redakcio eblas informiĝi pri kiel helpi finance.

[HeKo 473 1-B, 8 mar 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0586 s s