Esperanta Civito

UEA ne plu havas sian televizion

Antaŭ preskaŭ du jaroj Universala Esperanto-Asocio lanĉis propran "televidan programon" tra Youtube. La projekto estis ambicia: po unu aŭ eĉ du "elsendoj" (dekminutaj filmetoj) ĉiumonate. Tio signifus almenaŭ tridekon da filmoj jare. Efektive en 2009 ili estis ses (la unuaj tri dum ses semajnoj), en 2010 jam nur tri (la lasta meze de junio), en 2011 neniu.

La kinoĵurnalo de UEA havis malkreskantan sukceson: 3.768 spektoj por la numero 1, 3.462 por 2, 1.642 por 3, 1.703 por 4, 1.780 por 5, 2.074 por 6, 867 por 7, 1.439 por 8. La revigliĝon ĉe la numero 6 klarigas la enhavo: la ceremonio pri la jubilea gratul-libro al prof. d-ro Humphrey Tonkin.

La bildokvalito estis relative malbona; sed ĉu pli bona kvalito influus? La numero 3 evidente superis la unuajn du, sed ĝi estis duona fiasko laŭ spektonombro, kvankam ankoraŭ en la komence akurata serio. Kaj ke la plej granda fiasko estis la sepa numero, dediĉita al TEJO, sonas instrue: nek la junularo interesiĝas pri "UEA viva" nek la UEA-anaro interesiĝas pri sia junularo.

La projekto fiaskis, sed almenaŭ restis kelkaj rezultoj: ĉu tiuj ok kinoĵurnaloj ne estas spektindaj? Bedaŭrinde ne. Ili impresas ĝenerale malvigle, kun preskaŭ ĉiam internaj scenoj: laŭdinda escepto estis la numero 3, en ia ekstera foiro, sed preteratentita. Krome ili montras ĉefe "palacan" bildon de la asocio, kvazaŭ ĝi konsistus esence el la roterdama domo. Alivorte: tro memreferenca servo.

Kompreneble, se volontuloj fiaskas, indas komprenemo: "faciant meliora potentes". Tamen la roterdaman eldonejon afliktas handikapo: ĝi havas dekon da salajratoj, ekstrajn volontulojn, milojn da membroj, grandiozan buĝeton. Konsekvence, de ĝi oni rajtas atendi plenumon de promeso. Se kun tiom da forto ĝi ne kapablas eĉ dekone realigi sian promeson, probable ĝi estas nur papertigro, kiel dirus Maŭ Zedong (pekinistoj ĝoju).

[HeKo 476 3-A, 7 apr 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0976 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.1430 s s