Esperanta Civito

Kian bildon pri asocio sen bildo pri la homo?

En la komunikada strategio de Universala Esperanto-Asocio grava punkto estas la retejo. Ĝi ne estas malbona, spite al la opinio de pluraj; sed evidente ĝi donas pri UEA tian bildon, kia ne plaĉas al la kritikantoj de la retejo.

Kian bildon ĝi donas? Iom malnovstile komercan, simile al la frue enretigitaj telefonkatalogoj. Ĝi estas fakte la ekvivalento de alimaniere muntita gvidlibro, daŭre ekzistanta el papero. Aldone, la retejo proponas diskutgrupojn, ne ĉiam funkciantajn. La manko de akurata ĝisdatigo impresas negative ankaŭ aliloke, ekzemple pri la fakaj asocioj.

Grava elemento estas la paĝoj pri la libroservo: temas pri reta katalogo, kie oni relative bone orientiĝas. Aliaj eldonejoj pli modernas ol UEA tiurilate, sed eĉ pli multaj (inkluzive de tiuj en la Pakto) postrestas.

Certe la retejo ne utilas por informiĝi pri nia lingvo: eksterulo ne irus multe pli for ol la adreso de loka, landa societo.

Ekestis la klopodo komplementi al tiu ĉi komercostila retejo per FaceBook-komunumo. Tio tamen des pli internumas la aferon, ĉar tiu komunumo konsistas esence el UEA-anoj. Simple ŝanĝiĝis la perspektivo: ne plu altiri klientojn, sed varti mildajn eksibiciismojn. 

En ĉiu komunikada strategio ekzistas komuna startopunkto: la difino pri la koncepto pri la homo, aŭ la homaro. FaceBook havas tute alian ol Wikileaks: la unua fontas el medio kie la homoj (plejparte studentoj, komence) pozitive rilatas al la mondo, al mondo kiu ridetos kun vi, se vi ridetas; la dua havas esence negativan opinion pri la homa naturo: kaŝema kaj intrigema animalo.

Kian bildon pri la homo havas la nuna UEA? Certe ne tiun kiun havis Hodler kaj Privat. Kaj ĉu entute ĝi havas bildon? Verŝajne ne. Ankaŭ tial ĝia komunikada strategio lamas.

[HeKo 476 5-A, 8 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0615 s s