Esperanta Civito

Kial "Heroldo" reala en la epoko virtuala?

En Esperantio la reto prezentas duoblan malavantaĝon, kompare kun la papera gazetaro: unue, ĝi donas milojn da informoj, kio egalas al nula informo -- necesas selekti kaj proponi la vere konindajn kaj profundigendajn; due, ĝi liveras nur informojn, kaj ne alispecajn rubrikojn.

Tial "Heroldo de Esperanto" restas ne anstataŭebla informilo pri la esperanta mondo. Bedaŭrinde, pro la vakanta posteno de ĉefredaktoro, ĝi malfruas. Jen la enhavtabelo de la ĵus ekspedita numero 2168.

Transnacieco estas unu el la ŝlosilaj konceptoj por Esperantio en la dua jarcento: kiel kompreni ĝin? Progresas la rilatoj de Esperantio kadre de UNPO. Interesa EU-raporto pri vehiklaj lingvoj. Definitive estingiĝis la voĉo de Pola Radio.

Verdaj vojoj: ĉu baldaŭ en Esperantio? Herrero demisiis de AEU-sekretarieco. La reala valoro de la hungara diplomo. Adjé protestas en Togolando. Korea renkontiĝo de meditado. Meksika trafikado. Ĉesis SAT-gazeto. Personoj de la Jaro.

Leen Deij pri la nuntempa hinduismo. André Cherpillod pri prepozicioj kaj subjunkcioj. Mikronovelo de Etel Zavadlav. Recenzo de Leen Deij pri SAT-eldonaĵo. Vortoku de la Sfinkso. István Nemere proponas. KCE tre aktivas.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, jam la 15an jaron sinsekve. La nuna vicredaktoro estas sen. Dieter Rooke. Varbekzemplero petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 476 7-B, 10 apr 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0604 s s