Esperanta Civito

Kosmonaŭtiko kaj esperanto

Precize antaŭ kvindek jaroj, la 12an de aprilo 1961, la voĉo de Jurij Levitan heroldis pri la unua flugo de homo al la kosmo. La vojaĝo de Jurij Gagarin al la steloj daŭris mallonge, sed signis gravan paŝon en la evoluo de la homa socio. La gravecon atestas la fakto, ke senkonteste la nuna Rusio akceptas kiel propran heroon tiun kampardevenan oficiron de la sovetia epoko.

Sed kia rilato de la kosmonaŭtiko kun nia lingvo, krom ke la flugo de Gagarin estigis la entuziasmulon c-anon Bojĉo Mladenov fondi en 1963 la unuan bulgaran lernejanan Esperanto-societon kun titolo el esperantlingva verko, “Verda Raketo” de Jean Forge? Jen kelkaj aliaj faktoj pri la rilatoj inter la kosmonaŭtiko kaj esperanto.

La patro de la dua kosmonaŭto, German Titov, estis unu el la travivintaj viktimoj de la stalinaj persekutoj al esperantistoj en Sovetunio. La hungara kosmonaŭto Bertalan Farkas lernis esperanton. Kooperanto de LF-koop, Kiril Velkov estis en la laborgrupo por la preparo de la bulgara kosma ekspedicio, antaŭ kvardek jaroj. Esperanta Civitano, Bojĉo Mladenov rikoltis en la gastlibro de Esperanto-societo “Verda Raketo” pli ol 20 aŭtografojn de kosmonaŭtoj; ĝi estas deponita en la ŝtata arkivo de Vraco.

La PEN-membro c-ano István Nemere verkis la libron “Ĉu Gagarin flugis al la kosmo?”, tradukitan en aliajn lingvojn, kaj per ĝi metis plurajn demandojn pri la dato 12 aprilo 1961. Kaj laste: pri la renkontiĝo de la bulgara kosmonaŭto Georgi Ivanov kun la loka Esperanto-societo “Sukceso” en Vraco antaŭ kvin jaroj nur HeKo kaj “Heroldo de Esperanto” akurate raportis.

[HeKo 477 3-B, 12 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0614 s s 
  Total: 0.0762 s s