Esperanta Civito

Tago de niaj pioniroj, 2011

Morgaŭ la Esperantianoj celebros unu el siaj kvar festotagoj. La 14a de Aprilo estas la Tago de ĉiuj pioniroj: koincide kun la dato de la morto de Zamenhof, la esperanta popolo memoras pri siaj forpasintaj eminentuloj.

Ĉi-jare ne okazos ceremonio en Ĉaŭdefono, en kies monumenta kremaciejo, elektita de la Civita Senato kiel nia eta panteono, disvolviĝos io des pli grava venontjare, lige kun unu el la eminentaj pioniroj en nia historio, kaj eĉ historiografio. Ĉi-jare tamen, kiel ĉiujare, indas momento de medito pri kelkaj forpasintoj.

La penso iras al la generacio de la Dekunua, nome al tiuj kvar junuloj (inter dek kvar kaj dudek jaroj) kiuj eklernis nian lingvon en 1911, kaj iĝos klasikuloj en nia literaturo: Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Sándor Szathmári kaj Raymond Schwartz.

Ili esperantiĝis en tute malsamaj cirkonstancoj kaj, malgraŭ la hungareco komuna al tri el la kvar, malgraŭ la longa kunlaboro inter la "poeto-fratoj" Baghy kaj Kalocsay, ili reprezentis kvar tute malsamajn tipojn de esperantisto.

[legu la tutan artikolon en "Literatura Foiro" 251, junio 2011] 

La tomboj de ili ĉiuj estas viziteblaj: aparte interesa estas tiu de Szathmári en Budapeŝto, kiu mem projektis ĝin.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 477 5-B, 13 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0740 s s 
  Total: 0.0889 s s