Esperanta Civito

Honore al andaluza pioniro

Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.

Se paroli pri Malago, nia memoro iru al entuziasma, bonkora samideano Eleuterio Moreno Garcia, kasisto en Oficiala Lernejo pri Profesia Edukado, kiu dum multaj jaroj bontenadis la esperanto-movadon en nia urbo, instruante la lingvon ĉe sia Lernejo kaj ebligante la ĝermon de la estonta Esperanto-Grupo de Malago.

Nia samideano Eleuterio Moreno estis la ĉefa organizanto de la 20a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Malago 18-23 aŭgusto 1959, kaj dank' al li en 1972 estis inaŭguritaj en nia urbo la strato Esperanto kaj la (tra)Pasejo Esperanto, ankoraŭ hodiaŭ tre vizitataj de lokaj kaj eksterlandaj geesperantistoj.

Eleuterio forpasis en Malago la 20an de novembro 1986, kaj omaĝe al li mi aperigis en la retejo de AEU foton faritan en la Peña Vegetariana "Sol de Malaga" en 1979 , kiun mi kore konservas kiel lerninto lia.

(sen. Julio Herrero)

[HeKo 477 7-B, 14 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0573 s s