Esperanta Civito

Petskriboj por eniri la Pakton

Du establoj petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, dum la lastaj semajnoj. Iliaj petskriboj estos traktataj de la Forumo komence de junio 2011 en Milano.

El Afriko petskribis la Esperanto-societo de Goma (Kongolando): ĝiaj dokumentoj estas preskaŭ en ordo, kaj certe estos kompleta dosiero por la foruma sesio. Alia afrika societo volas peti la aliĝon, sed ankoraŭ ne formaligis ĝin.

El Eŭropo petskribis la redakcio de "Femina". La bela revuo, posedata de Feminisma Esperanta Movado kaj eldonata de LF-koop, aperas jam la sepan jaron, kaj do havas tute firman bazon. Per ĝia aliĝo des pli fortiĝos la rolo de la virinoj ĝenerale, kaj de la feminismo speciale, ene de la Pakto. Se la Forumo akceptos la revuon, ĉiuj ĝiaj abonantoj rajtos peti la esperantan civitanecon. Kompreneble, ili ankaŭ rajtos ne peti.

Administra novaĵo: la aliĝo al la Pakto restas senpaga, sed ekde ĉi tiu jaro la petskribinto devas aĉeti adekvatan kvanton da spesoj, kiuj restos kiel garantia depono ĉe la Civita banko. Tiu sumo varias inter minimume unu (por afrika establo, ekzemple) kaj maksimume ok (por okcidenteŭropa). En kazo de eksiĝo aŭ eksigo el la Pakto, tiuj spesoj estos uzitaj por pagi la administrajn kostojn de la Kortumo, kiu verdiktas pri la kazo. Post la verdikto, la Civita banko elaĉetas tiujn spesojn laŭ la taga kurzo kaj pagas la tutan sumon en svisaj frankoj al la Kortumo.

Pliaj informoj por aliĝi al la Pakto estas riceveblaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 478 1-C, 17 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0457 s s