Esperanta Civito

Nova valoro de la speso


La medalo produktita en Meksiko, majo 2008, el pura arĝento, havis koston kie la nobla metalo mem influis nur 25%. Tio signifas ke, se ĝia kurzo estis fiksita en majo 2008 je 80,- svisaj frankoj, nur 20,- respondis al la valoro de la metalo mem.

Tamen en majo 2008 arĝento kostis malpli ol 14,- usonajn dolarojn laŭ referenca unuo. Lastatempe ĝi atingis kaj eĉ superis 30,-. Tio signifas ke duobliĝis la valoro de la metalo, nome ke, se hodiaŭ oni produktus la medalon, ĝi kostus 12,5% pli. Proporcie, la prezo iĝus 90,- CHF.

La prezaltiĝo havus du konsekvencojn: a) profito por ĉiuj achetintoj, ankaŭ en rilato al la kurzoj: kiu en 2008 aĉetis kontraŭ 50,- eŭroj, hodiaŭ revendus al la Civita banko kontraŭ pli ol 60,-; kaj morgaŭ kontraŭ pli ol 70,-! b) altiĝo de ĉiuj internaj Civitaj tarifoj (legitimiloj, arbitracioj, eksiĝoj, ekscivitaniĝoj ktp), kiuj estas indicitaj laŭ la speso.

Fondumo Pro Esperanto proponis fiksi la altigon je la 14a de aprilo 2011. La Kapitulo, kiel kontrolinstanco de la Fondumo, havis la lastan vorton.

Ekde la pasinta semajno la speso (tiel estas kromnomata la arĝenta medalo) valoras naŭdek svisajn frankojn.

[HeKo 478 6-C, 22 apr 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0587 s s