Esperanta Civito

La iluzio de l' patagoniano

Doktoro José Antonio Vergara havas propran manieron honori sian sciencan klerecon, uzante similajn esprimojn (precipe kiam li supozas ke nur similuloj legas lin).

Ekzemplo 1: "tiu stranga marĝenulo inter marĝenuloj, tiu s-ro Giorgio Silfer (kiu pompe nomas sin "Konsulo de la Esperanta Civito"!!) estas granda malamiko de bonlingvismo, senĉese enkondukas neregulajn radikojn el la latin(id)a(j) lingvo(j)."

Ekzemplo 2: "mi trovas iom tikla kaj foje komplete maltrafa la terminon "esperanta popolo", aparte ekde kiam kun hororo kaj malkomforta sento de aliula honto mi konstatis ke la Konsulo de la t.n. "Civito" absurde parolas pri "popolo kun komuna destino"... Tio ŝajnas al mi paroksismo de delirado startinta de la milde retorika identeco-difino "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato", kiun la Manifesto de Raŭmo (1980) interese uzis antaŭ pli ol tri jardekoj."

Mi neniam renkontis d-ron Vergara, kaj ne memoras ke mi havis la (mal)plezuron korespondadi kun li. Estas do mistero, kiel (mem vivante ie en la periferio de la mondo) li povas tiel facilanime arogi al si la rajton taksi nekonaton "marĝenulo" ktp. Kompreneble Vergara mensogas, kiam li asertas ke mi nomas min "konsulo": al tiu ofico mi estis demokratie elektita kaj mia mandato ĉesos post malpli ol jaro; kaj li mensogas ankaŭ kiam li atribuas al mi (nur al mi) vortojn kiuj situas en oficialaj dokumentoj aprobitaj kaj subskribitaj de multaj individuoj kaj kolektivoj -- ĉi-kaze li ofendas ne min, sed tiujn.

Ne nur ĉar Vergara loĝas antipode (ĉu neregula radiko el latinida lingvo?) mi uzos malan stilon ol la patagoniano: kiel demokratie elektita (male ol li, kiam li estis sovetiece nomumita kiel UEA-estrarano, kaj poste same sovetiece forĵetita) mi ne uzos lian hontinde pinoĉeteskan stilon. Mi dediĉos al li politikan, do ne insultan atenton; ne tial ke li specife meritas ĝin, sed simple ĉar tio utilas pli ĝenerale por nia respektinda legantaro.

Skribis Vergara plue: "Tial ke la esperantularo fakte konsistigas lingvokomunumon, kaj ke la aparteno al ĝi ja provizas unu el la identeco-eroj kiujn ĉiu el ni portas apud multaj aliaj (ekz. mi mem ĉiliano, patro, kuracisto, hispanlingvano, ekologipolitika maldekstrulo, senreligia etika humanisto, ktp) la termino "esperanta popolo" povus esti akceptebla kiel simpla metaforo por la homgrupo kiu tra la mondo kundividas la posedon, uzon kaj, preferinde, idearon de Esperanto kiel lingvo kaj movado por rekta kaj egaleca komunikado trans ĉiuj baroj."

Interesa ne estas la unua parto de la citaĵo (kie Vergara montras, ke li ne kapablas distingi inter individueco kaj identeco -- strange, por medicinisto), sed la dua, kie esprimiĝas du iluzioj: ke la esperantistaro formus movadon por ŝanĝi la mondon, kaj (implice) ke UEA estus la strukturo en kiu enkorpiĝus tiu movado.

Mi respektas tiun iluzion, kiu fakte kolizias kaj kun la realo de UEA (porlingva, ne perlingva organizo) kaj kun la nego ke la esperantistaro havus komunan destinon. Estas emfazinde, ke la iluzio de l' patagoniano estas pli fantazia ol la raŭmisma: ĉar la formulo de esperanta popolo ĝuste klarigas kial ni estas dividitaj inter ni, kaj en la tradicia Esperantio situas ankaŭ malhonestuloj, profitemuloj kaj, laŭ franca humuro, almenaŭ unu ŝtelisto kaj du putinoj (bedaŭrinde kun inversa proporcio, kaj sen certeco pri la seksa orientiĝo).

Kiuj kredas en la ekzisto de esperanta popolo, nome la raŭmistoj, tiuj estas tamen malpli frustritaj kaj inter si malpli kverelemaj ol la samviziuloj de Vergara (kompreneble la solaj kiuj uzus "bonan lingvon"...). La raŭmistoj estas malpli primitivaj kaj sendube pli feliĉaj.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 479 1-A, 29 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0653 s s 
  Total: 0.0792 s s