Esperanta Civito

Nia literaturo en PEN-konferenco

La Esperanta PEN-Centro, per sia sekretario c-ano Ljubomir Trifonĉovski, partoprenis la 9an PEN-konferencon en Ohrid (Makedonio), 14-17 septembro 2006, kiun ĉeestis reprezentantoj de ankoraŭ dudek PEN-Centroj el Eŭropo, Azio kaj Ameriko. La delegitojn akceptis la ĵus elektita prezidanto de la Makedona Parlamento, Ljubiŝa Georgievski.

En Ohrid kunsidis la Komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj de PEN-Klubo Internacia, sub la gvido de ties prezidanto, akademianino Kata Kulavkova. Enketinte la staton de la minoritataj lingvaj rajtoj en kelkaj landoj kaj regionoj inkluzice de EU-ŝtatoj kaj Svislando, unuanime estis aprobita rezolucio. La Komisiono traktis ankaŭ la evoluon de la projektoj pri eldono de tradukaj antologioj sub la marko de Unesko.

La internacia ronda tablo pri la temo "Spiritus loci" allogis ankaŭ plurajn verkistojn el Makedonio. Kelkaj el la prelegoj aperos en la esperanta PEN-organo, revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 309 9-B, 19 sep 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0577 s s