Esperanta Civito

Boulton deklamita dum poezia PEN-vespero

Danke al raŭmismo la esperanta literaturo akiras pli kaj pli da prestiĝo ĉe internaciaj poeziaj vesperoj. La lasta okazo, tre speciala pro la eksterordinara kadro (la naskiĝdomo de France Prešeren, en Vrba), estis hieraŭ vespere en Slovenio. France Prešeren estas la eminenta poeto de la slovena romantiko, komparebla al la hungara Sándor Petöfi (eĉ samjare mortinta, 1849), sed laŭ graveco por sia lingvo apudigebla al Frederic Mestral por la okcitana.

En tiu eminenta kadro Marko Kravos, prezidinto de la Slovena PEN kaj mem poeto, reĝisoris poezian vesperon, dum kiu sonoris la greka, la franca, la slovena kaj la esperanta. Dum la gekolegoj prezentis proprajn poemojn, sen. Giorgio Silfer omaĝis al nia kandidatino por la literatura Nobel-premio, Marjorie Boulton.

Komence de sia alparolo, sen. Silfer klarigis pri la fonetiko de nia lingvo, parenca al la slavaj, sed malpli fleksebla ol ekzemple la slovena, pro la deviga akcento sur la antaŭlasta vokalo. Li serĉis poemon de Marjorie Boulton kiu sukcesas superi tiun neflekseblon, havante pli gracian arion ol la tipe zamenhofaj dutaktaj versoj; samtempe en rilato kun la greka, pro la ĉeestanta kolegino, kaj kun aliro al la, malfacile atingebla, sojlo de melodio ĉe la francaj rimoj. Aldone, kun la sento karakzteriza por France Prešeren, kiu esprimis sian doloran maleskapon en la fatala sorto de ne libera patrioto. 

Giorgio Silfer trovis tian en "Memnon", inspirita de legendo el la homera tempo, delikata prozopopeo kiun Marjorie Boulton traktis per rimitaj naŭsilaboj, do tendence leĝera ritmo (iel kontraste al la klasika metro), sed ankaŭ utiligante mildajn aliteraciojn: "ventaj vipoj", "brila sablo, brulsoifa". La rezulto kaj la deklamado (la sola farita parkere, kio ege plaĉas en la danubaj landoj) tre pozitive impresis la publikon. Interpretadon el laŭlitera italigo faris Marko Kravos.

Post la prezentoj de la poetoj, la publiko faris plurajn demandojn sed nur pri esperanto kiel kulturlingvo, al kiuj estis donitaj de ĝia reprezentanto kontentigajn respondojn. Tiel ke pluraj ĉeestintoj, inkluzive de la juna direktorino de la muzeo, decidis ĉeesti dum la posta tago en Bledo la rondan tablon kie Giorgio Silfer parolos (kun samtempa interpretado) pri la rolo de la fremdulo en la esperanto-literaturo.

(HeKo 480 1-B, 6 maj 11)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1084 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.1489 s s