Esperanta Civito

La kvina numero de Heroldo en 2011

La raportoj kaj intervjuoj de sen. Dieter Rooke, el lia lasta longa vojaĝo tra Popola Ĉinio, malfermas la kvinan numeron de "Heroldo de Esperanto", kiu atingas eventojn ĝis Pasko 2011. Kio vere okazas en la lando de Ai Weiwei? Intertempe Tajvano dublas filmon. Apud la artikoloj de la vicredaktoro, du kolumnoj pri la (membro)krizo de UEA.

Interne,  Afriko aŭdigas siajn voĉojn. IJF en minora tono. Kongreso en Israelo, festivalo en Bulgario, ekspozicio en Nederlando.

Leen Deij pri diversaj tabuoj kaj pri la Pariza Komunumo. Humuraĵo de Lenke Szász. Mikronovelo de Etel Zavadlav. Historio de Esperanto kaj Eŭropa unueco, fare de Jean Amouroŭ. Kaj interesaj rubrikoj.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas senpage ricevebla de LF-koop, ankaŭ per mendo tra nia redakcio.

[HeKo 481 9-B, 18 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0313 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0481 s s 
  Total: 0.0794 s s