Esperanta Civito

La revolucio de la indignantoj

Nek en Balkanio islama kaj trivita de korupto (kiel Albanio), nek en la plej damaĝitaj de la populismo (kiel Italio), nek en la baraktantaj en la ŝulda abismo (kiel Grekio, Irlando aŭ Portugalio), sed en Hispanio, en la Hispanio kun maldekstra registaro, krevis la kontaĝo de la jasmena revolucio en Eŭropo.

La "revolucio de la indignantoj" surprizas ĉiujn politikistojn, inkluzive de la tradicie opoziciaj. Simile al Egiptio, kie la Muzulmanaj Fratoj ne havis rolon, en Katalunio la sendependistoj restis marĝene de la fenomeno. La indignantoj flirtigas nenies flagojn, en la plenplenaj placoj de Madrido, Valencio, Malago... Ili volas tranĉi kun la pasinteco, sendepende de la koloro: dekstruloj kaj anarkiistoj, katolikoj kaj komunistoj, verduloj kaj katalunistoj -- ĉiuj malpravas. Aŭ, pli specife, malpravas tiuj kiuj kutimas reprezenti ilin.

La unua viktimo de la indignantoj estos la registaro de Zapatero. Lia partio ne povas kalkuli je la subteno de la indignantoj, dum la dekstro povas kalkuli je la voĉoj de tiuj, kiujn fine la indignantoj indignigos; kvankam ĉio pasas en nekredebla trankvilo kaj sen perforto.

Simple la placo estas premanta. Premanta por konkretaj elektoj: por kontrolo super la faroj de la bankieroj; por definitiva rezigno pri la atomcentraloj; por ne pagi la kostojn de la ekonomia krizo. Premanta laŭ nuntempaj rimedoj, per la interreta paroltransigo, anstataŭ manfrapo de pordo al pordo.

Sed en Hispanio ne estas forigenda diktatoro. Ilia Mubarako mortis antaŭ tridek ses jaroj, en la propra lito, akurate laŭ aŭguro de ciganino (adiciu la datojn de komenco kaj fino de la civila milito: 18.7.36 - 1.4.39). En Hispanio neniu regadas de jardekoj, apoge de propra klano, kiel en Tunizio, Libio, Egiptio, Sirio, Jemeno... Ni estas en tute alia lando, civilize kaj geopolitike.

La malamiko de la indignantoj ne estas la frankismo, sed la reprezenta demokratio. Oni vidos kiu profitos el ĝia kapitulaco.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 482 2-A, 20 maj 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0736 s s 
  Total: 0.0879 s s