Esperanta Civito

La kandidatoj al la Kortumo 2012-2014

La Konsulo de la Esperanta Civito komunikas la liston de la kandidatoj al la Kortumo, por la mandato marto 2012-marto 2014. Ili estas entute ses por la tri postenoj en la arbitracia instanco:

c-ino Banet-Fornalowa Zofia, historiografo, edukita pole, eliranta vickortumano;
c-ano Enderby Kep, eksa justicministro de Aŭstralio, edukita angle, eliranta kortumano;
c-ano Martín Andrés, emerita instruisto, edukita kastilie, eliranta kortumano;
c-ino Nájera Margarita, administranto, edukita kastilie, eliranta kortumano;
c-ano Nanovfszky György, diplomato, edukita hungare, eliranta vickortumano;
c-ano Nilsson Bertil, emerita instruista, edukita svede, senatano je mandatfino.

La Forumo elektos tri el ili al la arbitracia instanco, per sekreta baloto. La kvara kaj kvina laŭ nombro da voĉoj estos vickortumanoj. Por eviti ke per ia bloka subteno estos elektitaj nur la kandidatoj de eventuala koalicio, la forumanoj rajtos indiki maksimume po du nomoj.

Kvankam li prezidas la Forumon, la Konsulo ne rajtas voĉdoni por la Kortumo, ĉar tiu rajto estas rezervita al la delegitoj de la paktintaj establoj,

La skrutinio okazos en Milano, 3 junio 2011.

[HeKo 482 9-C, 27 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0617 s s