Esperanta Civito

Privat proponita por la Esperanta Panteono

Cenotafo honore al Edmond Privat estas proponita por la Esperanta Panteono. Laŭ Lex Bertilia, la ceremonio okazos 14 aprilo 2012, en ĉeesto de familianoj. Edmond Privat forpasis en aŭgusto 1962, do antaŭ kvindek jaroj.

Edmond Privat (1889[1902]-1962) estas unu el la ĉefaj esperanto-pioniroj. Li ligis sian konvinkon pri la lingvo al la kredo ke la esperantistaro estus avangardo por pli bona mondo. Ekde 1932 tiu kredo ŝanceliĝis: li konstatis ke la esperantistaro ne povas formi celkonscie unuecan opinimovadon, sed eventuale lingve aksitan diasporan popolon. Tial, kvankam aprezante la avantaĝojn de tiu nova sociologia aliro, dum la lastaj tri jardekoj de sia vivo li klopodis formi alian socian-religian opinimovadon.

Edmond Privat multe esperis en la revolucia potencialo de la Gandhi-mesaĝo, kiu kuplis religian senton al la kontraŭkolonia batalo, laŭ neperfortaj metodoj. Lia pacifismo (fakte: militrifuzo) stimulis lin kredi, ke la paralelaj streboj de gandhianoj, kvakeroj kaj aliaj "homarane" motivitaj religiemuloj konverĝos al unu sola avangarda movado, kiu fondos novan mondan ordon, bazitan sur la svisa (kaj usona) federisma modelo.

Politike, Edmond Privat indikis en la mondfederismo la rimedon por plenumi tiun aspiron, kaj li elektis Universalan Ligon (anstataŭ IEL, UEA kaj SAT) kiel ĝian sekularan brakon en la esperanta popolo. Ene de la mondfederisma koncepto li ĉiam defendis la rajton de la popoloj je memdeterminado, komencante per la pola. La fideleco al tiu principo dampis lian simpation al Pollando, kiam la resurektinta respubliko kontraŭis la saman rajton ĉe la ukraina najbaro, kaj kondukis lin for de la socialista partio, kiam ĝi pro sia parlamenta majoritato en Francio subtenis la militon de Alĝerio en la 1950aj.

Pro siaj praraŭmismaj ideoj, Privat estas konsiderinda kiel unu el la heroldoj de la Esperanta Civito. La ĉefaj fakuloj pri Edmond Privat estas Tomasz Chmielik, Claude Gacond, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer: tri el la kvar havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 483 3-C, 30 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0598 s s