Esperanta Civito

Pri Ivo Lapenna kaj hungara lapennisto

Ni ricevis de s-ino Birthe Lapenna kaj volonte publikigas:

En HeKo 309 A-5, 13 sep 06, la enhavo de la suba alineo devigas min komenti almenaŭ la punkton pri Ivo Lapenna: En la ĵurnalisma kariero de László Szilvási malbrilis interalie: ……. c) lastatempaj deklaroj (Ret-Info 2006 08 25) de ĝisosta lapennismo: laŭ Szilvási, neniu homo estus pli admirebla ol Ivo Lapenna en la tuta historio de Esperantio (tamen almenaŭ esceptas Ludoviko Lazaro Zamenhof, samnivele)... Mi tute ne komprenas, ke oni povas “malbrili”, kiam oni diras la veron pri prof. d-ro Ivo Lapenna.

La deklaro aludita en HeKo 309 A-5 estas la sekva:

Ivo Lapenna estas unu el la plej elstaraj figuroj de historio de Esperanto. Li estas la "konstruinto de moderna UEA", ni povas danki al li la historian venkon ĉe UNESKO en Montevideo, kaj multajn aliajn aferojn. (Estas ne senkaŭze, ke en la oficejo de Eventoj pendas 2 fotoj: tiu de Zamenhof kaj tiu de Lapenna...). Memore al lia agado ekzistas pluraj instancoj: Fondaĵo Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, Stipendio Ivo Lapenna, ktp. Oni povas legi pri ili pli detale en la nun konstruata, nova retejo: http://www.ivolapenna.org -- prizorgita de Bruno Masala. (Szilvási László)

Komentario de la redakcio:

Se okazus referendumo pri kies du portretoj meritas pendi en ĉiu esperantista oficejo, certe ĉiu indikus la nomon de Zamenhof. Pri la dua, same certe, ne estus unuanimeco. Sennaciistoj probable indikus kamaradon Lanti. Romkatolikoj eble papon Wojtila, benantan en nia kara lingvo. UEA-historiistoj eventuale elektus Hector Hodler, la fondinton kaj mecenaton. Verkistoj hezitus inter Kalocsay kaj Auld. Kaj lapennistoj tutcerte pendigus Ivon Lapenna. En la Esperanta Civito oni metas nenies portreton (por eviti personkulton), aŭ maksimume unu: tiun de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[Heko 310 4-A, 22 sep 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0732 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.1158 s s