Esperanta Civito

Du novaj paktintoj akceptitaj en Milano

Novaj aliĝintoj al la Pakto por la Esperanta Civito, el Eŭropo kaj el Afriko. Ilin akceptis la Forumo, kiu rolas kiel asembleo de la paktintoj. Nur unu el la du estas tuj voĉrajta. Fakte la Esperanto-Societo en Goma (Kongolando) devas kompletigi sian dosieron per la sendo de la statuto. La alia nova paktinto, jam voĉrajta, estas la redakcio de "Femina".

Per ĉi tiuj aliĝoj la Pakto kreskas al dudek sep voĉrajtaj establoj. Samtempe fortiĝas kaj la ĉeesto de la Pakto en la afrika ekvatora lagoregiono kaj la graveco de la feminismaj aktivuloj en la nova Esperantio. Dekkvino da afrikanoj petis la esperantan civitanecon tra la nova paktinto, dum por "Femina" multe pli vasta estas potencialo.

Unuafoje la Forumo petis garantian deponon al la novaj paktintoj: ok spesoj por "Femina", unu por la afrika societo, laŭ la indicitaj tarifoj pro la administraj kostoj de la Kortumo, okaze de eksiĝo aŭ eksigo. La arĝentaj moneroj estis donacitaj de c-ano Leen Deij, mem kunlaborinto de "Femina" kaj subtenanto de Afriko. Ili restos depone ĉe la Civita banko.

[HeKo 484 3-C, 4 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0570 s s