Esperanta Civito

Esperantaj progresemuloj, kien post SAT?

Sennacieca Asocio Tutmonda anoncis 598 membrojn por 2008 (en majo 2009), 489 membrojn por 2009 (en aprilo 2010) kaj 465 membrojn por 2010 (en majo 2011). Laŭ la reaniĝoj, en majo 2009 estis en ordo 239 por 2009, en aprilo 2010 estis en ordo 215 por 2010, en majo 2011 estis en ordo 178 por 2011.

Per solidarservo kaj "ŝveboj" (kamaradoj ne kotizintaj sed daŭre enkalkulitaj) la Plenum-Komitato ĉiujare ĝustigas la statistikon supren, inter okcento kaj sepcentkvindeko, sed ankaŭ tiu ŝveligo tendencas malkreski. Konkrete, SAT perdis preskaŭ 20% en 2009 (kompare kun 2008), kaj ĉirkaŭ  5% en 2010 (kompare kun 2009).

Laŭ la ondo de la printempaj statistikoj, en majo 2009 aliĝis 48,9% de la tuto por 2009, kaj en aprilo 2010 aliĝis 46,2% de la tuto por 2010. Sekve, se en majo 2011 aliĝis 178, fine de 2011 estos entute malpli ol 356, krom subita kaj drasta renverso de la tendenco. Tamen la tendencon konfirmas ankaŭ la nombroj de la kongresanaro. Se tiel, SAT iĝas pli kaj pli marĝena kiel supernacia maldekstrula organizo en Esperantio: eĉ la Asocio de Verduloj Esperantistoj deklaras pli da membroj (sed ĝia statistiko estas malpli fidinda -- kaj certe AVE ne estas demokratia organizo).

Pli kaj pli aktuala estas la rolo por la Nova Maldekstro en Esperantio, kies programo estas tiu de la Verda Listo por la Senato de la Esperanta Civito. Progresemuloj povas kontakti ĝin pere de nia redakcio. Same aktuala estus la rolo de la Ruĝa Listo, por la klasbatalaj maldekstruloj: ankaŭ ĝi estas kontaktebla pere de nia redakcio. Unu afero estas certa: la esperanta maldekstrularo ne mortos kune kun SAT, kies anarkiisma patrolo akompanos la iam gloran asocion ĝis la fino de sia agonio.

[HeKo 485 8-A, 18 jun 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0508 s s 
  Total: 0.0643 s s