Esperanta Civito

Venas mono el Usono

Esperantic Studies Foundation helpos funkciigi la retejon "aktuale.info", kiun ĝia vicprezidanto Mark Fettes taksas unu el la pilieroj de la estonta komunikado de UEA, almenaŭ laŭ antaŭnotoj al la aperonta strategia dokumento, de Fettes kompilata kiel gvidanto de tiucela komisiono, elektita en Kubo antaŭ dek unu monatoj.

"Kiam ni decidis investi en <lernu!> en 2002, ni ne antaŭvidis la eksplodan kreskadon de retaj komunumoj" konstatis ESF-vicprezidanto Mark Fettes "Nun la cent mil uzantoj de <lernu!> estas la plej granda Esperanto-komunumo en la reto. Tio donas bonan bazon por la kreado de novaj servoj, kiuj utilos al ĉiuj esperantistoj."

Tial faka laborgrupo gvidata de d-ro Fettes persvadis la estraron de ESF, kiu kunsidis 17 junio 2011 en Emeryville, Kalifornio, financi la renovigon de <lernu!>, ĝian kuplon al la inform-paĝaro "aktuale.info", la kreon de diversaj novaj eblecoj, inkluzive de multlingva pagosistemo por faciligi aĉetojn, vendojn, abonojn, aliĝojn, donacojn kaj alion ekonomian.

La laborgrupo prognozis, ke post komenca periodo la komunumo sukcesos produkti sufiĉe da enspezoj por kovri sian daŭran prizorgadon. La ESF-estraro akceptis tion kiel strategian celon, kaj konsentis financi pluan esploradon, analizadon kaj intensan planadon de tia projekto.

En la laborgrupo membris ESF-gvidantoj Mark Fettes, Derek Roff, Joel Amis, kaj E@I-gvidantoj Peter Balaž, Erin Piateski, Jevgenij Gaus.

[HeKo 486 3-A, 22 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0876 s s