Esperanta Civito

Milito pro ekologia katastrofo


Ekologia katastrofo ŝajnas rekte inspiri militon, unuafoje en la historio de Azio.

Sangaj bataloj okazas en nordokcidenta Birmo (Myanmar), kie de post 9 junio 2011 la Kaĉina sendependista armeo konfliktas kun registaraj trupoj. Nur la 18an de junio, tra la oficiala gazeto "New Light of Myanmar", eblis ekscii la vidpunkton de la registaro.

Emfazante ke la ribelantoj "pafis kiel unuaj", la birmaj aŭtoritatoj deklaris ke ili faris nenion krom defendi la ĉinajn laboristojn de la hidroelektra centralo nun konstruata en Kaĉino, sub la nomo "Tarpein Hydropower Project".

La projekto, iniciatita de la birmaj aŭtoritatoj kaj de la kompanio China Power Investment Corporation, celas konstrui gigantajn digojn por provizi per elektro kelkajn provincojn de Suda Ĉinio.

Ekde la komenco de la laboroj, la kaĉinanoj denuncas la katastrofajn konsekvencojn por la medio kaj por sia propra vivo, tial ke multaj vilaĝoj estis inunditaj por konstrui la digon, lasante la loĝantojn sen resursoj kaj sub la minaco de la armeo, kiu okupacias la regionon por "sekurigi la areon de la digofabriko". Miloj da personoj estas fuĝantaj al alia regiono.

(fonto: Verda grupo)

[HeKo 486 6-C, 25 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0560 s s