Esperanta Civito

La TEJO-revuo favoras atomcentralojn


Amara surprizo por la ekologiistoj en la revuo produktata de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, kaj ekde ĉi tiu jaro enhavanta ankaŭ la paĝojn de la ĉesinta "TEJO Tutmonde", do kun pli oficiala statuso ol antaŭe.

Malgraŭ la konstanta dumonata malfruo en la aperado, la ĵusa numero de "Kontakto" (marto-aprilo 2011) estas enhave aktuala, reference al la debato kiu estiĝis en la mondo post la Fukuŝima katastrofo. La kovrilo tuj prezentas la ĉeftemon: "Nuklea energio -- la necesa risko".

Efektive la revuo, ĉefredaktata de Rogener Pavinski, proponas kvar artikolojn, el kiuj neniu kontraŭas la uzon de nuklea energio kaj neniu pledas por la fermo de atomcentraloj. Unu el la kvar, verkita de Rafael Zerbetto, rekte favoras la nunan situacion, sub la titolo "Nuklea energio -- la plej bona opcio". Sed la ĉefartikolo mem de la redakcio, titolita "Nuklea energio -- la necesa risko" emfazas la bezonon de atomcentraloj, konkludante ke nuklea energio "estas necesa risko, al kiu ni devas simple alkutimiĝi". Per ŝajne ekvilibra titolo ("Inter riskoj kaj timoj") Antonio del Barrio, ekslaboristo en hispana atomcentralo, apogas la tezon de la redakcio. La pinton atingas oomotano Etsuo Miyoshi, kiu klopodas trankviligi la esperanto-junularon: "la amaskomunikiloj eksterlande tro katastrofe prezentas la situacion...".

Oni rajtas sin demandi kie dormas Asocio de Verduloj Esperantistaj (fakte establo sen interna demokratio). Oni rajtas miri pri la kongrueco inter la nuna politika pozicio de "Kontakto" kaj la samnumera sinprezento de Nicola Ruggiero, (fiaskinta) eksredaktoro de "TEJO Tutmonde": "Mi estas anarĥiista verdulo kaj epikurano".

Efektive "Kontakto" estas nek neŭtrala nek ekvilibra pri la tuta problemo. La ekologiistoj tute ne ricevis la parolon.

[HeKo 487 1-A, 29 jun 11]

Komentario 1:
La Verda grupo en la Senato de la Esperanta Civito aplaŭdas al la svisa kaj germana registaroj pro ilia decido rezigni pri la nuklea energio.

Komentario 2:
Mi ŝatus referenci mian komenton ĉefe al la lasta alineo de la artikolo: „Efektive "Kontakto" estas nek neŭtrala nek ekvilibra pri la tuta problemo. La ekologiistoj tute ne ricevis la parolon.”. Fakte la problemo estas ne ke ekologiistoj ne ricevis la parolon, sed ke ekologiistoj ne prenis la parolon. Mi scias ke la redaktoro multe serĉis artikolon favoran al daŭripovaj energifontoj, sed neniu el verduloj, tiom videblaj en reta diskuto pri la temo, sukcesis liveri tian tekston. Kial neniu ekologiisto volis esprimi sian opinion pri energifontoj – mi ne scias. Espereble temis nur pri pigreco verki kaj ne pri manko de seriozaj argumentoj. Espereble nun postfakte iu tamen mobiliziĝos por esprimi verdulan opinion pri la temo.

Krome mi volus rimarkigi, ke opinioj troviĝantaj en artikoloj reprezentas nur aŭtorojn de la tekstoj. Tiuj opinioj neniel esprimas pozicion de Kontakto aŭ de TEJO. En TEJO kompreneble estas loko por ĉiuj opinioj, ĉu favoraj aŭ malfavoraj al tia temo. Samtempe al la redakcio de HeKo mi ŝatus rekomendi almenaŭ ioman klopodon en kolektado de informoj. Ja estus tre facile demandi al redakcio de Kontakto kial ne aperis iu artikolo malfavora al atomcentraloj. Tia klopodo permesus estonte eviti similajn konkludojn, kiel ĉi-supre.

Łukasz Żebrowski
Vicprezidanto de TEJO

Respondas la redakcio:
Estus pli konvinke, se la ĉefredaktoro mem komentarius. Se neniu re(k)te kontaktita reagis, la ĉefredaktoro povus mem traduki aŭ kopii facile troveblan tekston kun alies opinio: ankaŭ en HeKo.
Ĉiukaze, neniu ekologiisto en la Esperanta Civito estis kontaktita, ekzemple.
Ĝojige, ke la estraro de TEJO distanciĝas de la opinioj esprimitaj en "Kontakto".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0578 s s