Esperanta Civito

Nur raŭmistoj pretas kongresi en Afriko

UEA ne sukcesas (aŭ ne volas) organizi Afrikan Esperanto-Kongreson, laŭ la suba gazetara komuniko de c-ano Adjévi Adjé.

"Ĵus pasis la limdato por ricevi kandidatiĝojn al la organizado de Afrika Esperanto-Kongreso (AEK). Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundio. Estas domaĝe, ke tiel Afriko preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo. Kaj mi demandas al mi, ĉu iam Afriko decidos esti aktoro de sia sorto, ĉar al mi ŝajnas ke ni havas preskaŭ ĉiujn eblojn, tamen ni pluploras..."

La komuniko degutis larmojn de finvenkisma krokodilo. Se fakte neniu porlingva asocio pretas inviti kongreson, perlingva tion faris: la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto estas jam kunvokita al Bujumburo, por la Paska semajno de 2013. Ĝin kunorganizas du establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: SIPU kaj LF-koop.

La Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto estas malfermita al ĉiuj afrikaj esperantistoj.

[HeKo 487 6-A, 6 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0956 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.1330 s s