Esperanta Civito

KCE-Semajnfino pri instrumetodiko


"Ĉu la finvenkismaj didaktikoj taŭgas por la raŭmisme orientitaj instruistoj? Fakte ne" asertas Giorgio Silfer kiu, kune kun la vickonsulo pri edukado, estas preparanta la Semajnfinon de KCE pri instrumetodiko, 12-13 novembro 2011.

"Finvenkisma didaktiko spegulas finvenkisman strategion: daŭre produkti komencantojn instruante ne multon pli ol la gramatikon. Sed se esperanto estas kulturlingvo, kiel asertas la raŭmistoj, necesas pli vasta platformo, kaj ekzercaro kiu enkondukas en la kulturon de la esperanta popolo" daŭrigas sen. Silfer. "Esence ni bezonas dediĉi atenton ankaŭ al la interkulturaj demandoj, ĉar ili gravas en la internacia kaj transnacia komunikado: tion la finvenkismaj didaktikoj praktike ignoras. Sed plie, necesas prepari la esperantistaron al la neperforta komunikado: estas hontinde, ke en Esperantio oni eĉ ne scias kiu estas Marshall Rosenberg, ekzemple."

La geinstruistoj kun la esperanta civitaneco devus do transdoni, kun la gramatiko, ankaŭ nian kulturon, riĉigante la kursojn per atento pri tiuj du aspektoj. "La finvenkismo misedukis la esperantistaron al agresemo: kontraŭ la angla, kontraŭ la neesperantistoj, kontraŭ la tradukistoj kaj interpretistoj ktp. El tio ĝermas interalie la konstanta insultado en retforumoj esperantlingvaj kaj la manko de demokratio en la finvenkismaj societoj. La raŭmismo devas enkonduki, almenaŭ en la novan Esperantion, la atenton pri la interkulturaj problemoj kaj la flegadon de neperforta komunikado" diras Giorgio Silfer.

Ne estas ĉio. En la specifa kazo de la Esperanta Civito utilas pedagogia (kaj andragogia) sinteno kiu kondukus nin, almenaŭ parte, al Aristotelaj konceptoj de edukado.

El la supraj konsideroj naskiĝis la ideo de ĉi tiu unua Semajnfino. Ĉiuj interesatoj povas kontakti <kce @ esperantio.net>, por partopreni en la prepara diskutlisto.

[HeKo 488 3-B, 12 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0705 s s 
  Total: 0.0839 s s