Esperanta Civito

Norvego, bonvolu relegi Georg Brochmann

Pro sia historia evoluo, la norvega popolo iĝis popolo paca kaj ne "heroa", trempita de la humanismaj idealoj de la kristanismo, sed kapabla je vera heroismo en sia akra lukto por la vivo:
Jen popolo luktanta
Por la vivo, senhalte:
Senfinaj la bataloj,
Sennombraj la falintoj,
tiel Bjornson verece priskribas ĉi tiun popolon engaĝitan en persista batalo por ekzisto inda je homo en tiu nia vasta subboreala duoninsulo.

Sed la "heroeca" idealo anoncita en Italio kaj Germanio restis al ni fremda, ni ne komprenis ĝin, ni eĉ ne povis imagi ke ĉi tiu doktrino estus aplikebla, kaj ke konkeri, submeti aliajn popolojn povus havi celon! Nur kelkaj komprenis, kaj precize dum la hispana intercivitana milito, sed tre malmultaj konsciis pri la stato de la aferoj, kiam la heroa hispana popolo, elĉerpita post du jaroj da malegala luktado kontraŭ superantaj fortoj, kaj perfidita, devis cedi al la trupoj pagitaj de la diktaturo (plejparte afrikaj) kaj al la regulaj de Hitler kaj Mussolini, je la epoko de la makabra komedio de la ne interveno.

La norvegoj plejparte tiam ne volis, nek povis, kompreni, sed kontentiĝis per la banalaj klarigoj de la ĵurnalistoj, laŭ kiuj necesis ke la hispanaj "ruĝuloj" subtenataj de la malbonaj bolŝevikoj estu venkitaj de la fortoj kristanaj kaj civilaj de Francisco Franco. La norvegaj volontuloj batalintaj en la Popolfronto estis traktataj kiel misfarantoj post la rehejmiĝo, kaj kiu klopodis defendi, ĉi tie en nia patrolando, la interesojn de la hispana popolo, tiu estis konsiderata kiel provoka instiganto.

Eĉ la 9an de aprilo [1940], kiam la germana militmaŝino perfortis nian landon, kaj en la du batalmonatoj kiujn ni povis elteni, la averaĝa norvego ne komprenis kio okazis. Li ja komprenis ke la lando estis en okupacio, sed li opiniis ke tio enkadriĝus en la milito inter la grandaj potencoj, kaj ke la okupanta armeo kondutos laŭ la internacia juro kaj la Konvencio de Hago. Sed la 25an de septembro 1940 la germanoj demaskiĝis [proklamante la ĉeson de la reĝa norvega dinastio], kaj iom post iom ni komprenis ke ne temas pri okupacio, sed pri la praktika apliko de la germana "heroeco".

En tiu tago ekis la martiriĝo de la norvega popolo, kaj de tiu tago, kiel popolo, ni ekkonis kio estas la vera heroeco. Kiam ĉi tiu libro estos eldonita, ni scios ĝis kioma punkto la norvega popolo montris sian heroecon, se al ni sufiĉos la animforto por elteni ĉiuspecan suferon. Dum mi estas skribanta [1942] mi ne scias ĝis kie la norvega popolo alvenis en sia dolora historio. Eble atendas nin ankoraŭ multaj jaroj.

Tra mia eta fenestro mi vidas pejzaĝon de la orienta Norvegio, kun arbaroj ĝis nevidebla foro, ie-tie sparkanta rivero, ruĝaj kradoj kaj blankaj domoj en grandaj kaj malgrandaj bienoj, en la valo kaj sur la krutejo. Mi scias ke en ĉi tiu bela paca lando la homoj vivas en doloro kaj angoro pro la "heroa" potenco kiu ilin submetis. Mi konas la detalojn, mi scias ke tie loĝas iu kaj tie loĝas alia nenion scianta pri la patro, la frato, la filo falinta en la krifojn de Gestapo. Tamen mi scias ke la suferoj de la kampare loĝantaj estas malgrandaj kompare al tiuj eltenendaj de la urbe loĝantaj, tagon post tago.

Mi scias ankaŭ, kaj mi sentas tion forte kaj certe dum mi skribas ĉe la fenestro, ke ne nur timo, malfeliĉo kaj honto eniris ĉi tiun vastan pejzaĝon de orienta Norvegio, nian landon, la urbojn kaj la kamparojn: eniris ankaŭ la feliĉo, feliĉo stranga kaj nekonata kiun nur malmultaj kapablas esprimi, sed kiun sentas ĉiuj kiuj gardis sian animon pura el la veneno de la perfido: la feliĉo de la lukto, de la sufero, de la martiriĝo, la feliĉo de heroeco, kiu venas el la animprofundo. Mi bone scias ke ĉi tiu feliĉo, sentata en la lukto kontraŭ la potencoj de l' malbono, eĉ se sen armiloj kaj ŝajne sen espero, provizas al milionoj da homoj la forton de la animo, al tiuj cent milionoj da subprematoj hodiaŭ suferantaj.

Kaj ĉi tiu penso verŝas en mian koron ondon da ĝojo.

(el la libro "La homo kaj la feliĉo", de Georg Brochmann)
okaze de la norvega tragedio hodiaŭ tradukis Giorgio Silfer, kiu en 1965 legis kaj aprezis ĝin.

[HeKo 488 6-A, 22 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0517 s s