Esperanta Civito

Kabindaj ministroj lernas esperanton

Sekve de la interkonsento subskribita komence de junio 2011 inter la Esperanta Civito kaj la Kabinda Respubliko, pluraj ministroj de la kabinda registaro, inkluzive de la Kanceliero, estas lernantaj esperanton ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de dusemajna intensiva seminario por la preparo de la kadroj de la nova subjekto de internacia juro.

La seminario, kies ĉefaj temoj estas leĝofarado, organizado kaj geopolitiko, okupiĝas ankaŭ pri nia lingvo kaj pri la lingvo Fjote. Fakte, unu el la karakterizoj de la nova kurso en la kabinda revolucio estas la forlaso de la portugala favore al la franca kiel diplomatia lingvo, kaj la ĝenerala fjotigo de la institucia kaj politika vivo. Iom post iom oni elektas jurajn kaj politikajn terminojn en la afrika lingvo, por difini oficojn, partiojn, normojn. Por la unua fojo Esperantio gastigas la realigon de afrika lingvo.

En la seminario instruas Perla Martinelli kaj Afonso Massanga (lingvoj kaj kulturoj), Giorgio Silfer (leĝofarado kaj organizado), Zeki Ergas kaj Walter Zelazny (sociologio kaj geopolitiko).

[HeKo 489 4-C, 4 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0579 s s