Esperanta Civito

Esperanto uzata por normigi afrikan lingvon

Unuafoje esperanto estas efektive uzata por normigi etnan lingvon. Temas pri la fjota, la nacia lingvo de la kabinda popolo, kiu luktas por sia sendependeco en Afriko. Ĝi apartenas al la bantua grupo.

Okazante ĉe la Esperanto-Domo en Svilando, la dusemajna seminario por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko estas difinanta tutan juran kaj politikan leksikon. Fakuloj pri la fjota, kunlaborante kun niaj Lingvaj Komitatanoj, fiksis tri fundamentajn principojn:
a) bazi sin sur la leksika kabinda tradicio;
b) kaze de variantoj en la kabinda uzo, elekti tiun kiu plej proksimas al la najbare konga;
c) se necesas konstrui neologismon, inspiri sin al la lingvotekniko de esperanto.

La unua principo ebligis la oficialigon de pluraj vortoj, inkluzive de antikvaj esprimoj parte relanĉitaj. La dua principo estas malofte aplikenda: esence nur kiam temas pri fonetikaj diferencoj, kiel Ki- anstataŭ Ĉi- komence de vorto. La tria principo estis utila por traduki la vorton "gouvernement", do koncepton kiu mankis en la fjota: startante el "reg/ist/aro" la fakuloj elektis ion kiel "ministr/aro".

Jen kelkaj terminoj jam oficialigitaj, kadre de la procezo de fjotigo de la jura kaj politika lingvaĵo:
civitano = mwisi nsi [mŭisi ĉi], plurale: basi nsi [ĉi]
prezidento = mfumu nsi [ĉi]
parlamento = mwanza [w = ŭ]
asembleo de la establoj = nkoto likanda
senato = ntumwa
kanceliero (ĉefministro) = ntambusi
ministro = ntwadisi
registaro = mintwadisi
kortumo = lu:mbu [lŭumbu]
supera kortumo = lu:mbu lu yilu [lŭumbu lu jilu]
registro de la civitanoj = nkanda basi nsi [ĉi]
banko = nzo zinbongo
la kabindaj (kultur)domoj = nzinzo zi kabinda
legacio = vama yi [ji] mfidusulu
legaciano = mfidusu
prefekto = soba

La konstitucio de la Kabinda Respubliko estas paŭsita sur la konstitucio de la Esperanta Civito. Reciproka agnosko inter la du subjektoj de internacia juro okazis 3 junio 2011 en Milano, dum nia parlamenta sesio.

[HeKo 489 6-C, 6 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0565 s s